Su Jie: premado de Usono estos movforto de Huawei

(GMT+08:00) 2019-05-19 17:04:51     Redaktoro:祃璟琳

De la 16a ĝis la 18a ĉimonate en Parizo okazis la Internacia Ekspozicio pri Renoviga Teknologio 2019. Ĉijare ĉina kompanio Huawei, kiu partoprenis en la ekspozicio en sinsekvaj kvar jaroj, donis novan eksponaĵojn al la ekspozicio. Ĝenerala vicdirektoro de la kompanio pri nubservo Su Jie diris, ke dum la ekspozicio Huawei okazigis la unuan konferencon de ekspluantoj en Eŭropo, ĉar la kompanio jam posedis amason da uzantoj en ekstermara merkato.

Ĝis nun la nombro de registritaj uzantoj de Huawei ekster la ĉina merkato superis 90 milionojn kaj superos 130 milionojn en la jarfino. Demandite pri influo de malpermesa ordono farita de usona Komerca Ministerio kontraŭ Huawei, Su Jie diris, ke la fina decido estos farita de konsumantoj kaj la premado el Usono ĝuste estos movforto de la kompanio. Neniu povas malhelpi la paŝon de rapida disvolviĝo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin