Novaĵoj (Majo 20)

(GMT+08:00) 2019-05-20 15:51:50     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de majo, lunde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke fakuloj diris, ke disfamigo kontraŭ Ĉinio pri protekto de intelekta proprieto havas kaŝitan intencon; Irano esprimis sian pretecon por memdefendo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn!

Ekde la komercaj disputoj inter Ĉinio kaj Usono, la usona flanko senĉese fabrikis diversajn famojn kun la celo de disfamigo kontraŭ Ĉinio. Rilate al la akuzoj de Usono pri ŝtelado de intelekta proprieto, kelkaj ĉinaj fakuloj diris, ke tiaj asertoj konfuzas pravon kaj malpravon kaj estas politika artifiko kun kaŝita intenco.

Zhang Ping, plenuma vicdirektoro de Instituto pri Intelekta Proprieto en Pekina Universitato, de pli ol dek jaroj okupiĝis pri studado de disputoj pri protekto de intelekta propriekto inter Ĉinio kaj Usono. Ŝi diris, ke la studoj montris, ke unuflanke Usono akiras grandsuman pagon por uzo de intelekta proprieto, kaj aliflanke ĝi ignoras sian profiton el intelekta proprieto en kalkulado de komerca profito.

Nada Al-Nashif, asistanta ĝenerala direktoro de Unesko pri socio kaj scienco, diris en Pekino, ke okazigo de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj en Ĉinio havas gravan signifon por akceli interŝanĝon kaj reciprokan lernadon de mondaj civilizacioj, kaj realigi kreskon, novigon kaj socian prosperon.

Nashif diris tion respondante demandojn de raportistoj dum partopreno de la Konferenco. Ŝi diris, ke la temo de la konferenco "interŝanĝoj kaj reciproka lernado inter aziaj civilizacioj kaj la komunumo kun komuna estonteco" emfazis diversecon, egalecon kaj inkluzivemon de civilizacioj, kaj ŝi tre ĝojas pro la granda rolo de Ĉinio en la dialogo.

Nashif diris, ke Unesko establis firman partnerecon kun Ĉinio kaj subtenis striktan kunlaboron. Ĉinio liveris fortan subtenon al Unesko pri projektoj rilataj al la silka vojo.

Pakistana ambasadoro al Ĉinio Masood Khalid diris dimanĉe dum intervjuo de raportistoj en Pekino, ke la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, kiun Ĉinio iniciatis kaj okazigis, utilas al hamonia kunekzisto de malsamaj civilizacioj.

Masood diris, ke la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj servis kiel platformo de interŝanĝoj por disvolvado de malsamaj landoj, malsamaj religioj kaj malsamaj kulturoj en harmonia kaj stabila direkto, kaj ankaŭ Pakistano senlace partoprenis en ĉi-rilataj aktivadoj per diversaj formoj, ekzemple Gandhara-kultura Ekspozicio en la Azia Civilizacia Ekspozicio en la Nacia Muzeo de Ĉinio kaj pakistanaj filmoj en la Azia Filma kaj Televida Semajno, kaj li mem aktive ĉeestis diversajn simpoziojn.

Parolante pri rilatoj inter Ĉinio kaj Pakistano, Masood diris, ke kulture, la pakistana Gandhara-kulturo havis profundan influon sur la disvastigo kaj disvolvado de la budhisma kulturo en Ĉinio, kaj geologie, Pakistano kaj Ĉinio estas najbaroj ligitaj per teraj vojoj, kaj estas grava fundamento de komercaj, kulturaj kaj turismaj interŝanĝoj inter la du landoj.

Komandanto de la Irana Islama Revolucia Gvardio, Hossein Salami, diris dimanĉe, ke Irano ne volas militon, tamen ĝi ne timas militon; la minaco alfrontata de Irano jam alproksimiĝis al la limo de la lando, kaj la Islama Revolucia Gvardio estas preta por reagi al la minaco.

Salami faris la rimarkojn en milita kunveno. Li diris, ke Usono sekvas hegemonion, subpremas aliajn landojn kaj entrudiĝas en ilin, kaj tia konduto ne povas alporti potencon, sed nur kreos malamikojn en ĉiuj direktoj. Li aldonis, ke Irano rezistos al Usono, se ĝi plu formos sian tutmondan hegemonion per tiranaj rimedoj.

La saman tagon, pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Shah Mehmood Qureshi, kiu estis en Kuvajto por vizito, diris en gazetara konferenco post renkontiĝo kun kuvajta vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Sabah Khaled al-Hamad al-Sabah, ke Pakistano volas subteni sekurecon kaj stabilecon de la regiono per konservado de bonaj rilatoj kun regionaj kaj islamaj landoj. Li aldonis, ke Mez-Oriento jam vidis tro multe da militoj kaj tragedioj, kaj Pakitano ne volas plu vidi militon, sed volas ludi la rolon kiel mediacianto por forigi krizon.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris sabate vespere, ke Turkio jam decidis aĉeti la aerdefendan misilan sistemon S-400 de Rusio kaj konsiliĝos kun la rusa flanko pri komuna fabrikado de la aerdefenda misila sistemo S-500.

Turkaj amaskomunikiloj raportis, ke Erdogan refoje neis la eblecon nuligi la turka-rusan kontrakton pri armila aĉeto tiutage, kiam li kunsidis kun universitataj studentoj en Istanbulo. Li diris, ke la transakcio estas decidita, kaj la aerdefenda misila sistemo S-400 estos liverita al Turkio en julio de la kuranta jaro aŭ pli frue.

Erdogan diris ankaŭ, ke la usona flanko deklaris malfruigi la liveron de la aviadiloj F-35 menditaj, tamen Turkio certe ricevos tiujn aviadilojn pli aŭ malpli baldaŭ, ĉar ne liveri la aviadilojn ne estas la elekto de Usono.

La usona Departemento de Defendo anoncis en la 1a de aprilo, ke Usono portempe ĉesos liveri pecojn de la aviadilo F-35, kaj diris, ke se Turkio plu postulos la liveron de la aerdefenda misila sistemo S-400, Usono ekskluzivos ĝin el la projekto de F-35.

La jemena ribela grupo Houthi diris dimanĉe, ke ĝi batos 300 militajn celojn de Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).

Deklaro publikigita de Houthi per la novaĵ-agentejo SABA diris, ke la atakoj per senpilota aviadilo kontraŭ petrolaj instalaĵoj de Saud-Arabio estas la komenco de milita agado de la grupo kontraŭ 300 militaj celoj de Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, inkluzive de armeaj stabejoj, tendaroj kaj gravaj instalaĵoj en la du landoj, kaj iliaj militaj bazoj en Jemeno.

La deklaro diris ankaŭ, ke se la multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio ĉesigos sian agadon en Jemeno, Houthi haltigos ĉian operacon.

Saud-arabia ministro pri energio, industrio kaj mineralaj resursoj Khalid Al-Falih diris en la 14a de majo, ke tiutage du pumpilaj stacioj de unu el la ĉefaj pipelinoj de Saud-Arabio estis atakitaj. Houthi deklaris, ke ĝi atakis ŝlosilajn instalaĵojn de Saud-Arabio per senpilota aviadilo.

Loka amaskomunikilo raportis, ke eksplodo dimanĉe trafis turisman buson apud la Granda Egipta Muzeo proksime al la ĉefurbo Kairo, vundante 14 homojn.

Tamen la nombro de vunditoj ne estis anoncita de la egiptaj aŭtoritatoj.

La ŝtata televido Nilo diris, ke la eksplodo difektis la vitrajn fenestrojn de civila aŭto kaj la aŭtobuso, kiu portis 25 turistojn el Sud-Afriko.

Egiptio batalis kontraŭ ondo da teroraj agadoj, kiuj mortigis centojn da policanoj kaj soldatoj, depost kiam la armeo faligis tiaman islamanan prezidenton Mohamed Morsi en julio de 2013, responde al amasaj protestoj kontraŭ lia unu-jara regado kaj lia grupo Islama Frateco.

Terorismaj atakoj en Egiptio estis ĉefe direktitaj kontraŭ policanoj kaj armeanoj en Nord-Sinajo antaŭ ol disvastiĝo en tuta lando kaj celis la koptan kristanan minoritaton, rezultigante la morton de dekoj da homoj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin