Houthi promesis bati 300 militajn celojn de Saud-Arabio kaj UAE

(GMT+08:00) 2019-05-20 14:00:23     Redaktoro:Yu

La jemena ribela grupo Houthi diris dimanĉe, ke ĝi batos 300 militajn celojn de Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).

Deklaro publikigita de Houthi per la novaĵ-agentejo SABA diris, ke la atakoj per senpilota aviadilo kontraŭ petrolaj instalaĵoj de Saud-Arabio estas la komenco de milita agado de la grupo kontraŭ 300 militaj celoj de Saud-Arabio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, inkluzive de armeaj stabejoj, tendaroj kaj gravaj instalaĵoj en la du landoj, kaj iliaj militaj bazoj en Jemeno.

La deklaro diris ankaŭ, ke se la multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio ĉesigos sian agadon en Jemeno, Houthi haltigos ĉian operacon.

Saud-arabia ministro pri energio, industrio kaj mineralaj resursoj Khalid A. Al-Falih diris en la 14a de majo, ke tiutage du pumpilaj stacioj de unu el la ĉefaj pipelinoj de Saud-Arabio estis atakitaj. Houthi deklaris, ke ĝi atakis ŝlosilajn instalaĵojn de Saud-Arabio per senpilota aviadilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin