Ĉinio dividos primarajn sanzorgajn spertojn dum Monda Asembleo pri Sano

(GMT+08:00) 2019-05-20 14:12:01     Redaktoro:Yu

La ĉina delegacio diris sabate en Ĝenevo, ke dum la baldaŭa Monda Asembleo pri Sano, Ĉinio dividos siajn jardekajn spertojn kaj lecionojn pri primara sanzorga servo al la popolo, kies esenco estas koncentrita ĉirkaŭ serio da politikoj kaj rimedoj orientitaj al la sano de popolo.

Nie Chunlei, estro de la Departemento de Primara Sano en la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, faris la rimarkojn en gazetara konferenco, antaŭ la 72a Monda Asembleo pri Sano. Li diris, ke unue, la ĉina sperto estas, ke la registaro prenas la popolan sanon kiel centron kaj metis ilian sanon sur strategian pozicion de privilegia disvolvado.

Ĉinio publikigis la planon pri disvolvado de sanzorgo "Sana Ĉinio 2030" en 2016, en kiu la iniciato Sana Ĉinio estis aneksita al la nacia strategia plano por certigi la atingon de celoj de daŭrigebla disvolvado.

Krome, en klopodo gvidata de la registaro, Ĉinio integris sanzorgon al ĉiuj politikoj, kaj konsideris ambaŭ flankojn la proponado kaj postulado por starigi kunordigitan mekanismon por administro de publika sano, kun diversaj sektoroj, kiel ekzemple publika sano, agrikulturo, edukado, medio, homaj resursoj kaj socia sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin