Fakuloj: Disfamigo kontraŭ Ĉinio pri protekto de intelekta proprieto havas kaŝitan intencon

(GMT+08:00) 2019-05-20 15:19:18     Redaktoro:Yu

Ekde la komercaj disputoj inter Ĉinio kaj Usono, la usona flanko senĉese fabrikis diversajn famojn kun la celo de disfamigo kontraŭ Ĉinio. Rilate al la akuzoj de Usono pri ŝtelado de intelekta proprieto, kelkaj ĉinaj fakuloj diris, ke tiaj asertoj konfuzas pravon kaj malpravon kaj estas politika artifiko kun kaŝita intenco.

Zhang Ping, plenuma vicdirektoro de Instituto pri Intelekta Proprieto en Pekina Universitato, de pli ol dek jaroj, okupiĝis pri studado de disputoj pri protekto de intelekta propriekto inter Ĉinio kaj Usono. Ŝi diris, ke la studoj montris, ke unuflanke Usono akiras grandsuman pagon por uzo de intelekta proprieto, kaj aliflanke ĝi ignoras sian profiton el intelekta proprieto en kalkulado de komerca profito.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin