Usono estas ĉefa kreinto de tutmondaj deficitoj

(GMT+08:00) 2019-05-20 19:53:21     Redaktoro:Yu
Fari senbazan kontraŭakuzon estas konsekvenca artifiko de Usono por subpremi kontraŭulojn. Lastatempe ĝi uzis la ruzon pli furioze.

Antaŭ la 11a ĉina-usona altnivela ekonomia kaj komerca konsiliĝo, la usona flanko subite kritikis la ĉinan flankon pri malprogreso, kaj je tiu preteksto, ĝi decidis plialtigi aldonitajn tarifojn de 10% ĝis 25% sur 200 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj produktoj. Fakte, pri iuj demandoj, la du flankoj faris multfojajn konsiliĝojn, kaj fine atingis konsentojn, kiuj estis efektivigitaj en interkonsento. La du flankoj ankoraŭ ne atingis finan interkonsenton, do sur kio estas bazita la usona akuzo pri malprogreso?

Estas multaj registroj pri kapricoj de Usono. Homoj certe memoras, ke en la 19a de majo 2018, Ĉinio kaj Usono publikigis komunan deklaron, anoncante, ke la du flankoj akordiĝis pri ne-partopreno en komerca milito. Sed dek tagojn poste, la Blanka Domo turnis la dorson al Ĉinio kaj deklaris meti 25-procentan tarifon sur importitajn ĉinajn produnktojn kun la valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj. Krome, en la lasta decembro, Ĉinio kaj Usono akordiĝis pri la kvanto de komerca aĉetado, sed poste Usono senĉese pliigis sian postulon kaj eĉ minacis Ĉinion per la bastono de tarifo, kio serioze malhelpis la duflankan intertraktadon.

Por deteni la disvolviĝon de Ĉinio kaj konservi sian malfortiĝantan hegemonion, iuj usonaj politikistoj senbaze akuzis Ĉinion pri ekonomia invado kaj ŝtelado, kaj faris misfamojn pri la ĉina ekonomio.

La nuna mondo alfrontas grandan ŝanĝiĝon nevideblan dum cent jaroj. La homaro brakumas la oportunojn de nova teknologia revolucio kaj industria ŝanĝo, kaj samtempe la tuta mondo alfrontas la malkvietecon kaŭzitan de "nigra cigno" kaj "griza rinocero. La internacia komunumo alfrontas la komunajn defiojn de "deficitoj de regado, konfido, paco kaj evoluigo". Sed Usono kiel la plej granda lando de la mondo fariĝis la ĉefa kreinto de tiuj deficitoj anstataŭ kontribuanto al forigo de la deficitoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin