Profesoro konsilis al Usono tiri lecionojn el pasinteco

(GMT+08:00) 2019-05-20 20:29:34     Redaktoro:Yu

Usona ekonomikisto kaj profesoro de la Universitato Yale, Stephen Roach, diris antaŭ nelonge, ke la plialtigo de aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj fare de la registaro de Trump tre similas al la protektisma politiko efektivigita de Usono en la 1930-aj jaroj. Li vokis la registaron de Trump haltigi protektismajn agojn, kaj tiri lecionojn el la pasinteco por eviti ripeton de simila eraro.

Roach diris dum intervjuo kun la televido Bloomberg, fama financa mediato, ke en majo de 1930, pli ol mil ekonomikistoj skribis leteron al tiama usona prezidento Herbert Clarck Hoover, forte urĝante lin vetoi la Akton de Smoot-Hawley pri Tarifoj. Same kiel la nuna prezidento, Hoover, opiniis, ke li pli bone scias pri ekonomio ol la fakuloj, kaj subskribis la akton, ignorante proponojn de ekonomikistoj.

Tiu ĉi rimedo provokis reprezaliojn de usonaj ĉefaj komercaj partneroj kaj estigis tutmondan komercan militon. La eksportado de Usono estis reduktita per ĉirkaŭ 60%.

Roach diris, ke historiaj lecionoj diras al homoj, ke Usono alfrontas la danĝeron ripeti similan eraron, kaŭzitan pro tio, ke prezidento ne aŭskultis proponojn de fakuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin