Rakontu pri Ĉinio per Esperanto

(GMT+08:00) 2019-05-21 17:10:20     Redaktoro:Ĝoja

Wei Yubin (Jado)

La 17-an de decembro 2018, malfermiĝis la sesa Esperanto-semajno de la Elementa Lernejo Baiyangshujie, situanta en Taiyuan-urbo, Shanxi-provin-co, Ĉinio. Pli ol 1400 lernejaj infanoj kaj geinstruistoj kolektiĝis sur la lerneja sportejo por la malferma ceremonio. Kvankam la vetero estis frosta, la partoprenantoj estis ĝojaj. Iuj enmane tenis verdajn standardojn, kaj aliaj ventradojn kaj aliajn festcelebrilojn por vigligi la etoson. Por soleni la festivalon la lernejo invitis kelkajn famajn ĉinajn kaj eksterlandajn esperantistojn, kiuj venis el Yunnan, Jiangsu, Pekino kaj Italio. Ilia alveno estas granda subteno por la lerneja Esperanto-instruado.

La jaro 2018 estas memorinda por la lernejo. Dek jarojn antaŭe, en 2008, Esperanto enkondukiĝis en la lernejon kiel eksperimenta temo, kaj de tiam la lernejo funkciigas la esploron kaj praktikon pri Esperanto-instruado. En la pasintaj dek jaroj la lernejo pasigis la procezon: de nekompreniĝo de la gepatroj kaj la socio, ĝis simpatio kaj subteno de ili; de manko de lerniloj, ĝis sufiĉe da lerniloj taŭgaj por element-lernejanoj; de Esperanto-kurso limigita en nur unu klaso, ĝis Esperanto kiel lerno-objekto estanta trajto de la lernejo. En la pasintaj dek jaroj la lernejo renkontis multajn malfacilojn. Ekzemple, manko de Esperanto-instruistoj. La lernejo elbakis kelkajn. Bedaŭrinde, iuj el ili forlasis la lernejon kaj la lernejo devis kultivi novajn. Kun bela aspiro en la koro, la lernejo venkis ĉiajn malfacilojn.

En la pasintaj dek jaroj la lernejo rakontadis per Esperanto pri la praktikado de la lernobjekta reformado, okazinta en la elementa lernejo Baiyangshujie, ankaŭ pri la lerneja trajt-estiĝo per Esperanto kaj kontaktado kun aliaj landoj. La rakonto cirkulis de Taiyuan, kaj poste al Pekino, Tianjin, Makao, Yunnan, Hainan, Hunan, Shanxi, preskaŭ duono de Ĉinio. Kaj fine ĝi flugis en Francion, Japanion, Koreion, Nederlandon, kaj en ĉiujn lokojn de la mondo, kie vivas esperantistoj. La rakonto ne nur temas pri la lernejo, sed ankaŭ pri la disvolviĝo de Ĉinio.

En la pasintaj dek jaroj la lernejo konis la mondon pere de Esperanto, kaj ankaŭ la mondo konis la lernejon pere de Esperanto.

Sinjoro Lee Jungkee, estrarano de UEA pri Azia Movado, kaj sinjorino Mireille Grosjean, Prezidanto de ILEI, sinjoro Ombro el Sud-Koreio kaj aliaj samideanoj sendis gratulajn kaj kuraĝigajn mesaĝojn al la lernejo. Mireille diris: Jam de dek jaroj la lingvo Esperanto aperas en via institucio, vivas kaj kreskas inter vi. Tio estas mirinde bela fakto, pri kiu mi gratulas. Kaj en la mesaĝo Lee Jungkee emfazis: la Afrika politikisto Nelson Mandela diris ke Edukado estas la plej bona ilo kiun oni povas uzi por ŝanĝi la mondon. Jes, li pravas. Tra edukado ni povas naski novajn esperantistojn, kiuj venigos pacan mondon kun lingva egaleco.

(La artikolo estas publikigita en la maja Esperanto)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin