Novaĵoj (Majo 21)

(GMT+08:00) 2019-05-21 16:45:55     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21-a de majo, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Xi Jinping vizitis popolamasojn en malnova revolucia bazo en Jiangxi; fondinto de Huawei diris, ke produktoj de Huawei ne devas esti ligitaj kun politiko. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Lunde, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, Xi Jinping, iris al la provinco Jiangxi por esploro. Xi iris al la gubernio Yudu de la urbo Ganzhou, kie estas loko de amasiĝo de la Ruĝa Armeo por longa marŝado. Li prezentis florkorbon antaŭ memoriga monumento por la longa marŝado, vizitis posteulojn de membroj de la Ruĝa Armeo en la gubernio Yudu, familianojn de martiroj de la revolucio kaj popolamasojn en la malnova revolucia bazo en la vilaĝo Tantou. Xi emfazis, ke oni ne forgesu la martirojn de la revolucio.

La usona Departemento de Komerco lunde donis 90-tagan portempan licencon, prokrastante la transakcian restrikton de produktoj kaj servoj de la firmao Huawei kaj ĝiaj filioj en Usono.

La departemento publikigis deklaron, dirante, ke usonaj kompanioj, kiuj akiros la portempan licencon, povos eksporti, reeksporti kaj cedi produktojn aŭ teknologiojn al la firmao Huawei kaj 68 ne-usonaj kompanioj, tamen tiu ĉi licenco estas specifa kaj limigita kaj direktiĝas al uzataj produktoj kaj servoj de Huawei en Usono.

Laŭ la portempa licenco, en la venontaj 90 tagoj, Huawei kaj ĝiaj filioj povos okupiĝi pri specifaj aktivecoj por certigi kontinuan funkciadon de nunaj rilataj retoj en Usono kaj liveri subtenon al koncernaj poŝtelefonaj servoj.

La portempa licenco estas valida de la 20a de majo ĝis la 19a de aŭgusto. La usona Departemento de Komerco pritaksos, ĉu ĝi pluvalidigos la licencon.

Ren Zhengfei, fondinto kaj prezidanto de ĉina teknologia kompanio Huawei, diris marde, ke Huawei estas komerca kompanio, kaj la uzo de ĝiaj produktoj estas elekto por konsumantoj surbaze de iliaj ŝatoj kaj ne devas esti ligitaj kun politiko.

Ren faris la rimarkojn, post kiam la Oficejo de Industrio kaj Sekureco de la usona Departemento de Komerco metis Huawei kaj ĝiajn filiojn en Liston de Entoj, kiu limigas la vendon aŭ cedon de usonaj teknologioj al la kompanio. La malpermeso kaŭzis oponon de tutmondaj merkatoj.

Ren diris al raportistoj, ke Huawei konservas la kapablon amasprodukti specifajn esencajn komponantojn, inkluzive de blatoj, kaj la usona malpermeso ne povas rezultigi negativan kreskon de la negoco.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke la rezulto de la ekzamenado de Eŭropo pri produktoj de la ĉina teknologia kompanio Huawei pruvis ĝian senkulpecon.

Proparolanto Lu Kang faris la rimarkojn responde al la raporto de germanaj amaskomunikiloj, ke kelkjara ekzamenado de Britio, Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) trovis neniun evidentan "postpordon" en produktoj de Huawei, dum sekurecaj embrazuroj ofte videblas en produktoj de Cisco de Usono, kaj tio povas esti atestita de dek incidentoj de "postpordo", eksponitaj ekde 2013.

Lu diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio volas vidi la usonajn komentojn pri la rezulto, kaj ke de post la okazaĵo "prisma pordo", Usono silentis pri siaj kontraŭleĝaj praktikoj de retatakoj kaj ŝteloj. Li diris, ke por gajni konkurencajn avantaĝojn, Usono uzis siajn proprajn normojn por juĝi aliajn, kaj aplikis kalumniajn taktikojn kontraŭ entreprenoj de aliaj landoj sen liveri konvinkan ateston. Li aldonis, ke la konkludo de la ekzamenado de Eŭropo pruvis la senkulpecon de Huawei, kaj montris, ke la usona subpremado kontraŭ entreprenoj de aliaj landoj per ŝtata potenco estas maljusta.

Pli ol 170 usonaj ŝufabrikoj lunde publikigis komunan leteron. Ili petis la usonan registaron forigi ŝuojn el la listo de importitaj ĉinaj varoj, sur kiujn Usono planas meti aldonajn tarifojn, dirante, ke la ago difektos usonajn konsumantojn kaj la ekonomion.

Inter la subskribintoj de la komuna letero estas famaj internaciaj firmaoj, mezgrandaj kaj malgrandaj kompanioj, fabrikantoj kaj vendistoj. Ili unuanime opiniis, ke la planitaj aldonaj tarifoj estos konduktitaj al usonaj konsumantoj, kaj la usonaj salajruloj estos plej grave difektitaj.

Antaŭ nelonge, la usona registaro publikigis la liston de 300 miliardoj da usonaj dolaroj da ĉinaj varoj, sur kiun ĝi planas meti aldonajn tarifojn, kaj ŝuoj estis enlistigitaj.

Lunde en Ĝenevo malfermiĝis la 72a Monda Asembleo pri Sano kun la temo "Universala Kovrado de Sano: Postlaso de Neniu".

La membroj de UN konsentis labori por realigi universalan kovradon de sano antaŭ 2030 kiel parton de la Celoj de UN pri Daŭripova Disvolvado. Laŭ la Monda Organizo pri Sano, universala kovrado de sano signifas, ke ĉiuj individuoj kaj komunumoj povas ricevi sanservojn, kiujn ili bezonas, sen sufero de financaj malfacilaĵoj. Ĉi tio inkluzivas la plenan spektron de esencaj kaj bonkvalitaj sanservoj, de plibonigo de sano ĝis antaŭzorgo, kuracado, rehabilitado kaj paliativa prizorgo.

Tamen universala kovrado de sano ne signifas senpagan liveron de ĉiuj eblaj prisanaj intervenoj, sendepende de la kosto, ĉar neniu lando povas liveri ĉiujn servojn senpage sur daŭripova bazo.

La Monda Organizo pri Sano diris, ke la klopodoj por realigo de universala kovrado de sano devas substreki antaŭenigon de primara sanservo. Tedos Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, diris en antaŭa raporto, ke multaj landoj ankoraŭ klopodas trakti tion, kio estis priskribita kiel la nefinita tagordo de la Jarmilaj Evoluigaj Celoj de UN: traktado de la ŝarĝoj de komunikeblaj, patrinaj, bebaj kaj infanaj malsanoj, kaj subnutriteco.

La saman tagon Ĉinio kaj aliaj kvar landoj kune organizis flankan kunvenon titolitan "De fundamenta sanzorgo al celo de ampleksa kovrado de sanprotekto kaj daŭripova disvolvado" dum la Monda Asembleo pri Sano. Ma Xiaowei, estro de la ĉina Nacia Komisiono pri Sano, faris paroladon en la kunveno. Ma dividis ĉinajn spertojn por fundamenta sanzorgo kaj proponis rimedojn por realigi ampleksan kovradon de sanzorgo kaj daŭripovan disvolvadon.

Ma montris en sia parolado, ke sano estas la baza rajto de la homaro kaj ankaŭ movforto kaj celo de la socia evoluado. Li diris, ke la fundamenta sanzorgo estas la plej bona vojo por realigo de ampleksa kovrado de sanzorgo kaj baza kondiĉo por ekonomia kaj socia daŭripova disvolvado.

Ma dividis kvar spertojn de Ĉinio en fundamenta sanzorgo. La unua estas pri serioza politika promeso, t.e. meti sanon en ĉiujn decidojn kaj aranĝojn; due, konsideri aferojn laŭ propraj naciaj kondiĉoj kaj subteni gvidadon de la registaro kaj insisti pri publika bonstato kaj rolo de publikaj sanzorgaj institucioj; trie, ludigi al bazaj institucioj rolon en sanzorga administrado kaj kuracado de kutimaj malsanoj; kvare, persisti ĉe livero de sanzorgaj servoj je diversaj niveloj kaj formoj por pli bone servi al la popolo.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin