Vana misfamigo kontraŭ granda merkato de Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-21 19:24:38     Redaktoro:Yu

2019 estas eksterordinara jaro por la usona grupo GAP, internacia firmao pri libertempaj vestoj. Okeze de la 50a datreveno de sia fondiĝo, GAP planas fermi kelkcent siajn vendejojn en Nord-Ameriko por vastigi sian kanalon en Ĉinio. Ĝi inaŭguris 11 vendejojn aprile en la ĉina ĉeftero kaj, la nombro de planitaj vendejoj en Ĉinio atingos almenaŭ 40 ĉi-jare.

Ekde 2019, GAP ne estas la sola fremdlanda firmao, kiu pliigas sian investon en Ĉinio. Donitaĵoj montris, ke de januaro ĝis aprilo ĉi-jare, Ĉinio efektive uzis 305,24 miliardojn da usonaj dolaroj da fremda investo, pli multe je 6,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Investoj el la ĉefaj invest-fontoj Sud-Koreio, Usono, kaj Gemranio kreskis per 114,1%, 24,3% kaj 101,1% respektive. Antaŭ nelonge 27 internaciaj kompanioj establis siajn regionajn stabejojn aŭ esplorcentrojn en Ŝanhajo. En la unua triono de la kuranta jaro, la efektiva uzo de fremda investo fare de Ŝanhajo kreskis per 20,3% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. Ankaŭ en la provinco Hainan, la plej granda speciala ekonomia zono en Ĉinio, la efektiva uzo de fremda investo kreskis preskaŭ duoble en tiu ĉi periodo.

Ĉio ĉi reflektas la konfidon de internacia kapitalo al la perspektivoj de Ĉinio. Internacia kapitalo havas la konfidon unue pro la granda skalo de la ĉina merkato, due pro ĝia granda vigleco kaj ankaŭ pro ĝia stabileco.

Lasta tempo, la Internacia Mona Fonduso plialtigi sian anticipon pri la kresko de la ĉina ekonomio kiel la sola inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo. Ĉefekonomikisto de la Internacia Mona Fonduso Gita Gopinath diris, ke la ĉina registaro senhezite uzis instrumentojn de financaj kaj monaj politikoj, kio estas la ĉefa kaŭzo de la ekonomia stabileco de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin