Fremda investado ankoraŭ favoras ĉinan merkaton

(GMT+08:00) 2019-05-22 12:34:22     Redaktoro:Selena

Lu Kang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, marde diris, ke fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri la ĉina merkato spite al kontinua minaco de Usono pri altigo de tarifoj sur ĉinaj varoj.

Lu faris la rimarkojn responde al la usona sinteno, ke firmaoj translokos sian produktadon al aliaj landoj pro altigo de tarifoj sur ĉinaj varoj.

Lu diris en gazetara konferenco, ke la usona agado, kiu rompis komercajn regulojn, ĝenis la internacian merkaton, inkluzive de Ĉinio kaj Usono. Tamen finfine entreprenoj povos fari politikan elekton pri direkto de sia investo surbaze de strategia juĝo pri la ekonomia perspektivo. Fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri Ĉinio malgraŭ la minaco de Usono pri altigo de tarifoj sur ĉinaj produktoj.

Lu diris, ke fremdlandaj firmaoj inkluzive de Exxon Mobil, Tesla, BASF, BMW kaj aliaj monde konataj entreprenoj, pliigis sian investon en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin