Eksa prezidanto de luksemburgia parlamento: Eŭropa merkato devas esti komplete malfermita al Huawei

(GMT+08:00) 2019-05-22 15:38:46     Redaktoro:Shanshan

Dum intervjuo kun raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, Laurent Mosar, eksa prezidanto de la luksemburgia parlamento, diris, ke komerca milito neniam estas bona afero, kaj Usono faris malĝustan aferon pri tio, ke ĝi volas solvi komercajn demandojn per la koemerca milito. Tio alportos tutmondan negativan influon.

Mosar diris, ke li esperas, ke diversaj flankoj povos trovi manierojn konformajn al siaj interesoj per interkonsiliĝo kaj finfine solvi la demandojn.

Li diris ankaŭ, "Komercaj rilatoj stabile progresas nur surbaze de videbla, ekvilibra, juĝ-sekureca medio. Donald Trump nun marŝas en malĝusta direkto. La komerca milito influos ne nur Ĉinion, sed ankaŭ Usonon kaj Eŭropon. Mi esperas, ke prezidento Trump fariĝos realisma, alie ĉiuj malvenkos dum la batalo."

Li diris ankaŭ, ke la Eŭropa Unio ne prenos saman rimedon, kaj Huawei povos libere kaj komplete eniri en la merkaton de Eŭropo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin