Ren Zhengfei: 90-taga licenco havas etan signifon, Huawei estas preta

(GMT+08:00) 2019-05-22 13:09:57     Redaktoro:Yu

Ren Zhengfei, ĝenerala direktoro de la ĉina teknologia kompanio Huawei, diris marde, ke por Huawei la 90-taga portempa licenco havas etan signifon, kaj Huawei estas plene preta.

Ren faris la deklaron en grupa intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo. Li diris, ke Huawei dankas la kontribuojn de usonaj entreprenoj al ili, kaj multaj el liaj konsilistoj venas de usonaj kompanioj, kiel ekzemple IBM.

Ren diris al raportistoj, ke tio, kion la usona registaro intencas fari, estas ekster ilia regado, kaj por Huawei, plej grave estas bone fari la laboron. Li diris, ke ekde la lasta jaro Huawei estas sub la ento-regado de Usono, kaj usonaj politikistoj subtaksis ilian forton. La produkto de la 5a-generacia reto de Huawei absolute ne povas esti influita, kaj aliaj kompanioj ne povos superi Huawei en tiu ĉi kampo en la venontaj du aŭ tri jaroj. Li diris, ke la kompanio ne senpripense aŭ mallarĝe ekskludos la uzon de usonaj blatoj, kaj samtempe alvokis la komunan ekspluaton de blat-teknologio. Huawei mem faras duonon de siaj blatoj, dum la alia duono venas de Usono. Li akcentis, ke Huawei ne estos izolita de la mondo, kaj ĝi povas fari blatojn same kiel la usonaj kompanioj, tamen tio ne signifas, ke ili ne aĉetos usonajn blatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin