Irako sendos delegaciojn por helpi mildigon de streĉeco inter Usono kaj Irano

(GMT+08:00) 2019-05-22 13:12:53     Redaktoro:Yu

Iraka ĉefministro Adil Abdul-Mahdi diris marde, ke Irako sendos delegaciojn al Usono kaj Irano por helpi mildigon de la streĉeco inter Usono kaj Irano.

Abdul-Mahdi diris al raportistoj post kabineta kunveno, ke Irako provas mildigi la streĉecon inter Usono kaj Irano, kaj ĝi kontaktas altrangulojn de Usono kaj Irano por puŝi la du flankojn serĉi mildigon. Li aldonis, ke Irako ne elektos flankon en tiu ĉi krizo, sed nur komunikas informojn inter Usono kaj Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin