Ĉinio kaj Kirgizio fortigos praktikan kunlaboron sub iniciato Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2019-05-22 14:54:35     Redaktoro:Yu

Kirgiza prezidento Sooronbay Jeenbekov diris marde, ke lia lando pretas akordigi siajn disvolvajn strategiojn kun la iniciato Zono and Vojo kaj fortigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj sektoroj.

Dum renkontiĝo kun ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, Jeenbekov diris, ke Ĉinio liveris al Kirgizio grandan kvanton da sindona kaj sincera helpo dum longa tempo sen trudi sian volon al aliaj, kaj ke Ĉinio vere estas bona najbaro, bona amiko kaj bona partnero de Kirgizio. Li diris, ke Kirgizio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio, subtenas la kontraŭterorismajn rimedojn de Ĉinio en ĝia Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kaj batos kune kun Ĉinio la "tri fortojn" de terorismo, separismo kaj ekstremismo.

Jeenbekov diris ankaŭ, ke lia lando atendas la venontan ŝtatan viziton de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lian ĉeeston al la pintkunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Biŝkeko.

Wang diris, ke Ĉinio neniam intervenis en la internajn aferojn de Kirgizio, ĉiam respektas la elekton de la kirgiza popolo, kaj intencas atingi komunan prosperon kune kun Kirgizio. Ĉinio aprezas la subtenon de Biŝkeko pri la aferoj koncernaj al la ĉefaj interesoj de Ĉinio, inkluzive de Tajvano kaj Xinjiang, kaj volas labori kun Kirgizio por cementi politikan reciprokan konfidon, plifortigi sekurecan kunlaboron kaj kune bati kontraŭ la "tri fortoj".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin