Sinagogoj el privata spaco al publikaj "temploj"                      de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-05-22 16:32:22     Redaktoro:祃璟琳

Saskia Coenen Snyder en sia libro KONSTRUANTE PUBLIKAN JUDISMON. SINAGOGOJ KAJ JUDA IDENTECO EN LA EŬROPO DE LA DEKNAŬA JARCENTO (Building a Public Judaism. Synagogues and Jewish Identity in Nineteenth-Century Europe, 2013) argumentas, ke grandaj ŝanĝoj estis tiam alvenantaj koncerne la juda koncepto de religia spaco. Sinagogoj estis parto de la urba panoramo ekde antikveco, sed plejofte pro limigaj reguloj nur en periferiaj partoj kaj ne elstare. Do antaŭ la modernaj tempoj la konstruaĵo mem ne estis intime ligata al la publika vizaĵo de judaismo kaj juda identeco. Diservoj povintus okazi ankaŭ en difinita parto de privataj domoj aŭ vendejoj. Virinoj frekventis sinagogojn pli malofte, ĉar la juda leĝo postulis de ili nur, ke ili endome zorgu pri familiaj taskoj rilate al la sabata festo. En iu senco, la tempa aspekto de religia observemo pli gravis ol la spaca. Krome, diasporaj sinagogoj estis konsiderataj nur funkciaj anstataŭantoj de la sankta Templo de Jerusalemo, detruita fare de la romianoj en 70 p.K. La komuna preĝado celis ties rekonstruon por revivigi la pasintan gloron. En tiuj kondiĉoj eĉ respektema silento ne tiel gravis en tiuj ofte bruemaj lokoj, kie oni preĝis, studis kaj eĉ negocis.

Ekde la mezo de la deknaŭa jarcento, tamen, la novaj sinagogoj akiris spacan sanktecon kaj komencis esti vokataj "temploj". Ju pli grava iĝis la temo de politika emancipiĝo, des pli disvastiĝis la penso, ke ne ekzistis nur unu perdita Templo, sed sanktaj lokoj povis esti konstruataj por montri radikiĝo en la disaporaj patrujoj. Per ilia pli granda videbleco ili simbole mediaciis la statuson de judeco en moderna socio. Ekzemple, en Berlino la impona maŭreska sinagogo de la strato Oranienburger—parte bruligota fare de la nazistoj dum la nokto de la kristaloj—estis inaŭgurata kun pompa ceremonio en 1866. Ĝi troviĝis en la kvartalo Mitte, kie multis orient-eŭropaj enmigrintoj. Fotoj kaj poŝtkartoj publike dissemis ĝian imagon. Ĝia interna plano inkludis miksitajn sidlokojn por viroj kaj virinoj kaj la eblecon liveri predikojn en la gepatra lingvo kaj celebri geedziĝ-ceremoniojn, kiuj ne estis parto de tradiciaj sinagogoj. Eĉ pli malgrandaj germanaj sinagogoj konstruitaj en la sama periodo ekhavis pli da sidlokoj por inoj, forprenis la ekranojn, kiuj tradicie kaŝis ilin, kaj inkludis halon, kie geedzoj povis sin renkonti post la diservo. Tiuj arkitekturaj reformoj celis montri, ke lokaj judoj kapablis adaptiĝi al la kulturaj kodoj de moderna socio kaj plene meritis akiri politikan emancipiĝon en Prusio. Sed ili estis primokataj ekzemple en Nederlando, kie judoj delonge ĝuis politikajn rajtojn en tolerema socio kaj ne necesis radikale reformi sian tradicion aŭ konstrui novajn imponajn sinagogojn por gajni akceptadon. Privataj preĝkapeletoj tie abundis.

En Parizo la deziro de la juda komunumo konstrui sufiĉe imponan sinagogon realiĝis nur malfrue kaj pene. Fakte, tie judoj ĝuis civilajn rajtojn ekde la Franca Revolucio, sed la loka kaj nacia administrantaro strikte kontrolis novajn religiajn lokojn, kiuj devis kontribui al la ĝenerala harmonio de la urboplano. La protestanta prefekto George-Eugène Haussmann rekreis Parizon laŭ uniforma idealo de praktikaj fluksoj, ankaŭ por pli rapide povi sendi la armeon subpremi popolajn ribelojn. Sed lia estetiko same substrekis katolikajn preĝejojn kiel gravajn ekkriajn signojn, kiuj donis la necesan variecon al la tuto. Male, sinagogoj nur devis modeste harmonii kun la klasika ensemblo kaj havis pli kaŝitajn enirejojn for de la grandaj bulvardoj. Kiel Coenen Snyder komentas, parizaj judoj sukcesis konstrui publikan judismon, sed ĝi estis limigita al malpli gravaj stratetoj. Ankaŭ la pariza ekzemplo montras do, ke ekde la mezo de la deknaŭa jarcento judaj temploj estis iĝantaj publike disputataj spacoj, kiuj ne plu povis esti ignorataj en la vida retoriko de la urbo. Coenen Snyder substrekas, ke tiu publika rolo ironie kreskis ĝuste kiam malpli da judoj frekventis sinagogojn pro sekulariĝo.

En la venonta parto mi montros kiel tiu pli publika rolo de la juda templo povis influi la same publikan vidon de la "homarana templo" laŭ Zamenhof kelkajn jardekojn poste.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin