Fermiĝis ekspozicio de verkoj de germanaj kaj ĉinaj fotistoj

(GMT+08:00) 2019-05-28 08:24:24     Redaktoro:Ĝoja

Laŭ la loka tempo la 19-an de majo en Berlino okazis ferma ceremonio de fotoekspozicio kun la temo "Ĉina Rakonto", multaj germanaj famaj fotistoj rakontis pri siaj spertoj de fotado en Ĉinio, fonoj de siaj verkoj kaj dividis siajn lertecojn kun lokanoj pri fotado. Nun bonvole aŭskultu nian raporton detalan.

Por festi la 25-an datrevenon de ĝemeligo de Berlino kaj Pekino Germana Federacio de Fotado kaj Filmado kaj Ĉina Asocio de Fotistoj kune elektis el preskaŭ 30 germanaj fotistoj 80 verkojn, kiujn oni prezentis en la ekspozicio.

Thomas Billhardt

En la fermo germana fotisto kaj ĵurnalisto Thomas Billhardt retrospektis sian sperton pri vojaĝado al Ĉinio de 1967 ĝis 2009 en 7 fojoj. Liaj verkaĵoj enkorpigas sian atenton al lando, popolo, kulturo kaj infano. Li sciigis raportistojn, ke li multfoje restis en Ĉinio tutan monaton.

"Necesas tempo por trovi fotan temon. Mi kontinue demandas min kion mi volas? Kia estas la vivo? Kio estas la grava afero por mi en lernejo kaj en amo? La grava afero eblos en laboro, eduko, danco, arto, kulturo kaj aliaj kampoj. Ju pli da fojoj mi venas al Ĉinio, des pli mi proksimiĝas al mia solvo. Sed tio ne estas antaŭvidata, ĉar ĉio dependas de momento: eble mi hazarde pasis iun straton aŭ ekfunkciigis la klap-obturatoron."

Klaus Mellenthin

En 2018 invitite prezidanto de Germana Federacio de Fotado kaj Filmado s-ro Klaus Mellenthin venis al Ĉinio por kreado celanta la ekspozicion. Unuefoja atinginte Pekinon, li libere vojaĝis, en tri semajnoj li establis propran socireton. Per la reto li konis multajn rakontojn de pekinanoj kaj trovis optimisman vivmanieron.

"Veninte al Pekino, mi kaj samvojaĝanoj jam havas ideon pri fotado. Sed tre rapide ni trovis, ke nia ideo kun antaŭjuĝo ne estas aktuala. Tial ni forlasis ĝin kaj pagis tempon babili kun pekinanoj, pro tio plejmultaj fotoj miaj estas portretoj. Ĉar mi rekte kontaktis kun ili, ili scias kial mi fotas, kaj mi scias kion ili faras ĉiutage."

Erich Honecker

Ankaŭ Erich Honecker unuafoje venis al Ĉinio en 2018. Laŭ li, la plej grava afero estas laŭeble doni spacon al spektantoj. Tial ĉiuj spektantoj povos sperti intereson el esploro, trovo, sento kaj ligo. Li citis sian verkaĵon pri ĉina ŝtata teatro.

Spektanto Anne Wispler dufoje vojaĝis en Ĉinio. Ŝi diris intervjuate, ke ĉiu foto montras rakonton de ĉinoj.

"Min plejmulte impresis la komparo inter koloraj fotoj pri la nuna Ĉinio kaj blank-nigraj fotoj pri Ĉinio antaŭ kelkdek jaroj. Cetere min ankaŭ interesis rakontado de fotistoj pri iliaj fotaj spertoj en Ĉinio. Ĉiuj fotistoj havas proprajn pensojn kaj per verkoj montras diversajn flankojn de Ĉinio. Mi esperas pli da similaj aktivadoj en Berlino."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin