Wang diris, ke nuntempe la ĉina-usona komerca konflikto vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Li klare montris, ke Usono ne volis solvi raciajn zorgojn de Ĉinio, kaj ankaŭ donis ekstreman premon al Ĉinio. Tio ja kaŭzis malsukceson de la interkonsiliĝo. Li emfazis, ke tio, kion Ĉinio faris, estas ne nur por protekti la proprajn laŭleĝajn interesojn de Ĉinio, sed ankaŭ por konservi normojn de internaciaj rilatoj kaj defendi liberkomercan sistemon. La starpunkto ricevis komprenon kaj subtenon de la ministroj pri eksterlandaj aferoj. La ĵus publikigita komunikaĵo de la konferenco klare skribis, ke membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo devas kune batali kontraŭ ia ajn unuflankeco kaj komerca protektismo.