Novaĵoj (Majo 23)

(GMT+08:00) 2019-05-23 17:34:18     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 23-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi postulas novajn progresojn en leviĝo de centra Ĉinio; usona subpremado kontraŭ firmao Huawei estas tipa ekonomia tiraneco. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Prezidanto Xi Jinping postulis klopodojn por pliigi la ampleksan forton kaj konkurencivon de la centra regiono de la lando kaj fari novajn progresojn en la leviĝo de la centra regiono.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum sia inspekta vojaĝo en la provinco Jiangxi de lundo ĝis merkredo. Dum la inspektado, Xi prezidis simpozion pri la leviĝo de la centra regiono kaj faris paroladon.

La unua halto de Xi en la urbo Ganzhou de Jiangxi-provinco estis la rartera kompanio JL MAG. Dum vizito al la kompanio lunde, li emfazis sciencan kaj teknologian novigon por altigi la teknologian nivelon de ekspluato de rara tero, kiu estas strategie grava, sed ne renovigebla.

Atinginte la gubernion Yudu lunde posttagmeze, Xi prezentis sian respekton al monumento, kiu markis la starton de la Longa Marŝo de la Centra Ruĝa Armeo kaj renkontiĝis kun familianoj de veteranoj kaj revoluciaj martiroj de la Ruĝa Armeo.

En la simpozio en Nanchang pri akcelado de la leviĝo de la ĉina centra regiono marde posttagmeze, Xi diris, ke la leviĝo de centra Ĉinio estas decida paŝo por fini la procezon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj realigo de socialisma modernigo. Li emfazis, ke Ĉinio devas havi klaran konscion pri la longtempa kaj kompleksa naturo de enlandaj kaj internaciaj malfavoraj faktoroj kaj esti bone preparita por malfacilaj cirkonstancoj. Li aldonis, ke la plej grava afero por Ĉinio estas bone fari sian taskon.

Ĉinio bonigos sanan disvolvadon de privataj hospitaloj por pliigi la liveron de medicina servo kaj akceli la bonfarton de homoj.

La decido estis farita en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio prezidita de ĉefministro Li Keqiang merkrede. Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke profundigi la reformon de la medicina kaj sanzorga sistemo kaj aktive akceli disvolvadon de privataj hospitaloj helpos kontentigi popolajn bezonojn de medicinaj servoj, pli bone stimulos merkatan viglecon kaj ellasos potencialon de serva konsumado. Ĝi diris, ke spaco por la disvolvado de privataj hospitaloj devas esti vastigita, kaj registaraj departementoj ne devas limigi la totalan kvanton kaj aranĝon de privataj hospitaloj.

La kunveno ankaŭ postulis altigon de aprob-efiko de privataj hospitaloj kaj starigon de mekanismo pri interdepartementa aprobo antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Ĉinio plifortigos politikan subtenon al privataj hospitaloj kaj traktos ilin egale kiel publikajn hospitalojn rilate al interprovinca surloka likvido de medicinaj fakturoj per kontoj de bazaj medicinaj asekuroj. Laŭ la deklaro, privataj hospitaloj estos instigitaj kunlabori kun publikaj medicinaj institucioj por evoluigi reĝimojn de Interreto plus Sanzorgo kaj realigi telemedicinajn servojn.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris al raportistoj merkrede en la kirgiza ĉefurbo Biŝkeko, ke per la uzo de ŝtata potenco, la senbaza subpremado de Vaŝingtono kontraŭ la ĉina privata entrepreno Huawei estas tipa ekonomia tiraneco.

Dum gazetara konferenco flanke de la kunveno de la Konsilio de Eksterland-Aferaj Ministroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Wang diris, ke iuj homoj en Usono ne deziras, ke Ĉinio havu la leĝan rajton pri disvolvado, kaj intencas malhelpi la disvolvan procezon de Ĉinio. Li diris, ke tipa ekzemplo estas, ke Vaŝingtono uzas sian ŝtatan potencon senmotive subpremi Huawei. Tio estas tipa ekonomia tiraneco.

Wang diris, ke dum la konferenco, li konigis al diverslandaj ministroj pri eksterlandaj aferoj la ĉina-usonan komercan konflikton, kaj la starpunkto de Ĉinio ricevis komprenon kaj subtenon de ili. Li diris, ke nuntempe la ĉina-usona komerca konflikto vekis grandan atenton de la internacia komunumo. Li klare montris, ke Usono ne volis respondi raciajn zorgojn de Ĉinio, sed donis ekstreman premon al Ĉinio. Tio ja kaŭzis malsukceson de la interkonsiliĝo. Li emfazis, ke tio, kion Ĉinio faris, estas ne nur por protekti la proprajn laŭleĝajn interesojn de Ĉinio, sed ankaŭ por konservi normojn de internaciaj rilatoj kaj defendi liberkomercan sistemon. La starpunkto ricevis komprenon kaj subtenon de la ministroj pri eksterlandaj aferoj. La ĵus publikigita komunikaĵo de la konferenco klare skribis, ke membroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo devas kune batali kontraŭ ia ajn unuflankeco kaj komerca protektismo.

La usona flanko asertis lastatempe, ke pro aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj, iuj entreprenoj transigos sian produktadon el Ĉinio al Vjetnamio kaj aliaj aziaj landoj, kaj usonaj kompanioj revenos al Usono. Tiuj asertoj, kiuj agas kontraŭ la leĝo de merkata ekonomio, estas nur iluzioj de iuj usonaj politikistoj.

Estas konate, ke la ĉina ekonomio sin turnas al altkvalita disvolvado, kaj ĝia pozicio en la tutmonda industria ĉeno leviĝas iom post iom. Iuj fabrikoj, inkluzive de tiuj pri tekstilaĵoj, vestoj, ŝuoj kaj ĉapeloj transiĝas al aliaj landoj, kio konformas al la leĝo de disvolvado kaj ankaŭ al la tendenco de la ekonomia transformiĝo de Ĉinio. La usona flanko asocias tion kun la tarifoj kun la celo fortimigi fremdlandajn kompaniojn en Ĉinio kaj malfortigi la ĉinan ekonomion..

Ĉinio kun 1 400 milionoj da loĝantoj estas granda merkato. Konsumado fariĝis la grava motoro de la ekonomia kresko. Nun la jara vendenspezo de usonaj kompanioj en Ĉinio kalkuliĝis al proksimume 700 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj ilia profito superis 50 miliardojn da dolaroj. Blanka libro publikigita de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio montris, ke malgraŭ la aldonitaj tarifoj sur ĉinaj varoj, 69% de la vizititaj kompanioj diris, ke ili profitos ankoraŭ. Ĉu alia merkato povus tiel multe profitigi tiujn usonajn kompaniojn?

La bastono de tarifoj ne povas fortimigi fremdlandajn kompaniojn en Ĉinio, sed foririgas usonajn enlandajn entreprenojn, akrigante la krizon de industria kavigo de Usono.

Altranga ĉina diplomato diris merkrede en Ĝenevo, ke sen sufiĉa reciproka fido kaj respekto unu al alia rilate la sekurecajn zorgojn, kaj sen promeso de komuna sekureco, nuklea travidebleco eble estas hipokrita kaj sensignifa aŭ ilo de la forta por tiraneco kontraŭ la malforta.

Li Song, ĉina ambasadoro pri aferoj pri malarmado, diris en la sesio de Konferenco pri Malarmado, ke travidebleco ne estas celo, sed maniero por plibonigi fidon, eviti misjuĝon kaj mildigi streĉecon. Li aldonis, ke travidebleco ne estas sendependa koncepto, ĝi enhavas ĉion rilatan al la internacia sekureca medio kaj naciaj sekurecaj politikoj.

Laŭ la deka Ĉina Satelit-Navigada Konferenco, kiu malfermiĝis merkrede, Ĉinio sendos ses ĝis ok novajn satelitojn de la BeiDou-a Navigad-Satelita Sistemo (BDS) en la kosmon ĉi-jare.

Ran Chengqi, direktoro de la Ĉina Satelit-Navigada Oficejo, diris, ke du ĝis kvar satelitoj de BeiDou-3 estos lanĉitaj en 2020, kiam la sistemo BeiDou-3 estos tute kompletigita.

La sistemo BeiDou havos la funkciojn de komunikado de mallongaj mesaĝoj, internacia savado, kaj satelit-bazita pliigita servo kovranta Ĉinion kaj ĉirkaŭajn regionojn.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin