Ĉinio pliigas subtenon al privataj hospitaloj por bonigi medicinajn servojn

(GMT+08:00) 2019-05-23 14:21:11     Redaktoro:Yu

Ĉinio bonigos sanan disvolvadon de privataj hospitaloj por pliigi la liveron de medicina servo kaj akceli la bonfarton de homoj.

La decido estis farita en administra kunveno de la Ŝtata Konsilio prezidita de ĉefministro Li Keqiang merkrede.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke profundigi la reformon de la medicina kaj sanzorga sistemo kaj aktive akceli disvolvadon de privataj hospitaloj helpos kontentigi popolajn bezonojn de medicinaj servoj, pli bone stimulos merkatan viglecon kaj ellasos potencialon de serva konsumado. Ĝi diris, ke spaco por la disvolvado de privataj hospitaloj devas esti vastigita, kaj registaraj departementoj ne devas limigi la totalan kvanton kaj aranĝon de privataj hospitaloj.

La kunveno ankaŭ postulis altigon de aprob-efiko de privataj hospitaloj kaj starigon de mekanismo pri interdepartementa aprobo antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Ĉinio plifortigos politikan subtenon al privataj hospitaloj kaj traktos ilin egale kun publikaj hospitaloj rilate al interprovinca surloka likvido de medicinaj fakturoj per kontoj de bazaj medicinaj asekuroj.

Laŭ la deklaro, privataj hospitaloj estos instigitaj kunlabori kun publikaj medicinaj institucioj por evoluigi reĝimojn de Interreto Plus Sanzorgo kaj realigi telemedicinajn servojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin