Bastono de tarifoj ne povas fortimigi fremdlandajn kompaniojn en Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-05-23 15:02:37     Redaktoro:Yu

La usona flanko asertis lastatempe, ke pro aldonaj tarifoj sur importitaj ĉinaj varoj, iuj entreprenoj transigos sian produktadon el Ĉinio al Vjetnamio kaj aliaj aziaj landoj, kaj usonaj kompanioj revenos al Usono. Tiuj asertoj, kiuj agas kontraŭ la leĝo de merkata ekonomio, estas nur iluzioj de iuj usonaj politikistoj.

Estas konate, ke la ĉina ekonomio sin turnas al altkvalita disvolvado, kaj ĝia pozicio en la tutmonda industrio ĉeno leviĝas iom post iom. Iuj fabrikoj, inkluzive de tiuj pri tekstilaĵoj, vestoj, ŝuoj kaj ĉapeloj transiĝas al aliaj landoj, kio konformas al la leĝo de disvolvado kaj ankaŭ al la tendenco de la ekonomia transformiĝo de Ĉinio. La usona flanko asocias tion kun la tarifoj kun la celo fortimigi fremdlandajn kompaniojn en Ĉinio kaj malfortigi la ĉinan ekonomion..

Ĉinio kun 1 400 milionoj da loĝantoj estas granda merkato. Konsumado fariĝis la grava motoro de la ekonomia kresko. Nun la jara vendenspezo de usonaj kompanioj en Ĉinio kalkuliĝis al proksimume 700 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj ilia profito superis 50 miliardojn da dolaroj. Blanka libro publikigita de la Usona Ĉambro de Komerco en Ĉinio montris, ke malgraŭ la aldonitaj tarifoj sur ĉinaj varoj, 69% de la vizititaj kompanioj diris, ke ili profitos ankoraŭ. Ĉu alia merkato povus tiel multe profitigi tiujn usonajn kompaniojn?

La bastono de tarifoj ne povas fortimigi fremdlandajn kompaniojn en Ĉinio, sed foririgas usonajn enlandajn entreprenojn, akrigante la krizon de industria kavigo de Usono

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin