Fokusoj de la Semajno (Maj. 24)

(GMT+08:00) 2019-05-24 08:59:25     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Lastatempe, Usono unue deklaris restrikton de eksporto kontraŭ la ĉina teknologia kompanio Huawei, kaj poste ĝi akuzis la ĉinan firmaon Dajiang, fabrikanton de senpilotaj aviadiloj kun stabejo en Shenzhen, pri latenta risko de informo, kaj minacis enigi alian ĉinan kompanion Hikvision en nigran liston kaj malpermesi al ĝi aĉeti teknologiojn de usonaj firmaoj. Antaŭ tio, kelkaj usonaj politikistoj eĉ bruis, ke la Ĉina Fervoj-Veturila Korporacio gajnis la konkurson de dezajnado de nov-jorka metroo, kio povas esti minaco al la nacia sekureco de Usono, kaj petis la registaron komenci ekzamenadon pri tio.

Dum mallonga tempo, usonaj politikistoj furioze atakis ĉinajn teknologiajn entreprenojn. Kiel la plej granda lando en la mondo, Usono estas ege potenca en kampoj de scienco kaj tekniko, milito kaj ekonomio, tamen ĝiaj politikistoj havas tre mallarĝan spiriton. Ili ne povas toleri disvolviĝon kaj progreson de aliaj landoj nek akcepti ilian superecon en iuj kampoj.

Danke al la 40-jara reformo kaj pordmalfermo, Ĉinio realigi transsaltan disvolviĝon en iuj teknologiaj kampoj. Ekzemple, la kompanio Huawei posedas la plej multajn patentaĵojn rilatajn al la kvina-generacia reto en la mondo; la firmao Dajiang okupas 70% de la tutmonda merkato de senpilotaj aviadiloj; la Ĉina Fervoj-Veturila Korporacio estas la plej granda fabrikanto de pasaĝertrajnoj en la mondo; kaj produktoj kaj solvoj de la kompanio Hikvisio estas vaste uzataj en pli ol 150 landoj.

Nemalmultaj usonaj kleruloj opiniis, ke tiaj frenezaj agoj estas absurdaj. Fama ekonomikisto Jeffrey Sachs rekte montris, ke por Ĉinio la ununura eraro estas, ke ĝi havas 1 400 milionojn da loĝantoj.

Usona prezidento Donald Trump lastatempe diris, ke la efektivigo de aldonaj tarifoj sur ĉinaj varoj devigos kompaniojn transigi sian produktadon al Vjetnamio kaj aliaj aziaj landoj. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris marde, ke fremdlandaj investantoj ankoraŭ estas optimismaj pri Ĉinio.

Lu faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Li rimarkigis, ke enlande, Usono ofte devas ellasi iujn informojn pro politika bezono, eĉ sen konsidero pri reala situacio. La usona konduto rompanta regularon iom ĝenos la internacian merkaton, inkluzive de Usono mem, tamen kompanioj fine faros ĝustan elekton pri direkto de sia investado laŭ strategia juĝo pri ekonomia perspektivo.

Ĉinio kaj la Eŭropa Komisiono lunde subskribis du mejloŝtonajn interkonsentojn pri civila aviado, farante gravan paŝon al efektivigo de la konsentoj atingitaj de gvidantoj de ambaŭ flankoj dum la Pintkunveno de Ĉinio kaj la EU en la lasta monato.

La subskribitaj estas Interkonsento pri Sekureco de Civila Aviado inter Ĉinio kaj la EU kaj Interkonsento inter Ĉinio kaj la EU pri Certaj Aspektoj de Aeraj Servoj.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker diris, ke subskribo de la du aviadaj interkonsentoj estas granda paŝo, kaj ke en pli kaj pli malkvieta mondo, la partnereco de Eŭropo kun Ĉinio estas pli grava ol iam ajn antaŭe. Li aldonis, ke la EU firme kredas, ke komuna klopodo de diversaj nacioj faras la mondon pli forta, pli sekura kaj pli prospera loko por ĉiuj.

Feng Zhenglin, estro de la Civil-Aviada Administracio de Ĉinio, diris, ke la du interkonsentoj plu akcelos kunlaboron inter Ĉinio kaj Eŭropo en civil-aviadaj kampoj, kaj riĉigos la enhavon de ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin