Ĉina ĉefministro renkontiĝis kun singapura vicĉefministro

(GMT+08:00) 2019-05-23 18:15:28     Redaktoro:Yu

Ĵaŭde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun singapura vicĉefministro kaj ministro pri financo Heng Swee Keat.

Li diris, ke la malfermo de Ĉinio akcelas la bonfarton de la ĉina popolo kaj ankaŭ kreas grandan oportunon por disvolvado de la mondo. Ĉinio vastigos la malfermon kaj bonvenigas entreprenojn de diversaj landoj, inkluzive de Singapuro pliigi sian investon en la lando. Li aldonis, ke Ĉinio volas labori kun Singapuro por protekti liberan komercon bazitan sur reguloj kaj akceli pacon kaj disvolvadon de la regiono kaj eĉ de la tuta mondo.

Heng gratulis Ĉinion okaze de ĝia 70a datreveno kaj diris, ke en la venonta jaro, la du landoj festos la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj. Li aldonis, ke lia lando volas ludi pozitivan rolon por antaŭenigo de rilatoj inter la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin