Pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita por intertraktado kun Usono

(GMT+08:00) 2019-05-23 19:54:39     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke la ĉina flanko esperas, ke la sinteno de Usono pri reveno al la tablo de intertraktado estas serioza; la pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita por intertraktado, tamen konsiliĝo devas esti signifa kaj sincera.

Estas raportoj, ke kelkaj ĉinaj teknologiaj kompanioj, inkluzive de Huawei, Dajiang kaj Hikvision alfrontos restrikton de teknologia liverado de Usono. Oni ĝenerale konjektas, ke tio estas pli granda premado de Usono kontraŭ Ĉinio. Samtempe usona ministro pri financo Steven Mnuchin diris, ke Usono estas malferma pri okazigo de nova konsiliĝo kun Ĉinio, kaj li esperas, ke la du landoj revenos al la tablo de intertraktado.

Lu diris, ke la ĉina flanko kelkfoje diris, ke la pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita, tamen konsiliĝo devas esti signifa kaj sincera, kaj ke reciproke profita interkonsento devas esti bazita sur reciproka respekto kaj egaleco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin