Novaĵoj (Majo 24)

(GMT+08:00) 2019-05-24 18:26:27     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 24-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi Jinping gratulas hindan ĉefministron pro venko de lia partio en elekto; ĉefministro Li emfazas pli celatan trejnadon por laboristoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde gratulis hindan ĉefministron Narendra Modi pro la venko de lia partio Bharatiya Janata en la ĝenerala elekto.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Hindio estas gravaj najbaroj unu por la alia, kaj ambaŭ estas la plej grandaj evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj en la mondo. Li diris, ke la disvolviĝo de ĉina-hindaj rilatoj akiris fortan impeton en la lastaj jaroj danke al la komunaj klopodoj de la du flankoj, kaj la du landoj subtenas bonan kunordigon kaj kunlaboron pri gravaj demandoj, kiel ekzemple tiuj pri antaŭenigo de monda multpolusiĝo kaj ekonomia tutmondiĝo kaj protekto de multflankeco. Li aldonis, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolvado de ĉina-hinaj rilatoj, kaj volas labori kun Modi por certigi, ke duflankaj rilatoj antaŭeniras en la ĝusta direkto, plibonigi politikan reciprokan fidon, vastigi praktikan kunlaboron kaj senĉese striktigi la disvolvan partnerecon inter la du landoj.

Ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde substrekis servojn de pli celata trejnado al laboristoj por krei novigeman laborantaron, kiu estas bazita sur scioj kaj orientita al lerteco

Li diris en skriba instrukcio al la telekonferenco pri profesia trejnado, ke la komenciĝo de grandskala profesia trejnado estas grava rimedo por plialtigi la dungiĝan kaj entrepreneman kapablon de homoj, mildigi strukturajn laborigajn problemojn kaj akceli dungadon. Tio ankaŭ fortigas la altkvalitan ekonomian disvolvadon. Li emfazis bonan uzon de 100 miliardoj da juanoj da asekura fonduso kontraŭ senlaboreco kaj alian trejnadan kapitalon por trejni laboristojn. Li diris, ke aŭtoritatoj devas liveri pli precizan edukadon por surpostenaj dungitoj, laboristoj turniĝantaj al aliaj postenoj en luktantaj firmaoj, ŝlosilaj dungadaj grupoj kaj malriĉaj laboristoj. Dungitoj en altriskaj industrioj devas akiri pli da trejniĝo pri laborejaj sekurecaj teknikoj.

Ĵaŭde en la Popola Halo en Pekino, ĉina vicprezidanto Wang Qishan renkontiĝis kun brazila vicprezidento Hamilton Mourao. Ili kune prezidis la 5an kunvenon de Ĉina-Brazila Altnivela Kunordiga kaj Kunlabora Komitato.

Wang diris, ke en la lastaj jaroj, sub strategia gvidado de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj brazila gvidanto, la enhavo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj Brazilo senĉese riĉiĝis kaj reciproke profita amika kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj marŝis sur rapidan ŝoseon kaj akiris riĉan frukton.

Mourao diris, ke brazila nova registaro alte atentas la kompletan strategian partnerecon kun Ĉinio kaj volas fortigi kunlaboron kaj dialogon kun Ĉinio, antaŭenpuŝos ligon de la iniciato Zono kaj Vojo kun brazila disvolva plano, kaj akcelos la rilatojn inter Brazilo kaj Ĉinio stabile kaj longe marŝi.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris ĵaŭde, ke la ĉina flanko esperas, ke la sinteno de Usono pri reveno al la tablo de intertraktado estas serioza; la pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita por intertraktado, tamen konsiliĝo devas esti signifa kaj sincera.

Estas raportoj, ke kelkaj ĉinaj teknologiaj kompanioj, inkluzive de Huawei, DJ-innovations kaj Hikvision alfrontos restrikton de teknologia liverado de Usono. Oni ĝenerale konjektas, ke tio estas pli granda premado de Usono kontraŭ Ĉinio. Samtempe usona sekretario pri financo Steven Mnuchin diris, ke Usono estas malferma pri okazigo de nova konsiliĝo kun Ĉinio, kaj li esperas, ke la du landoj revenos al la tablo de intertraktado.

Lu diris, ke la ĉina flanko kelkfoje diris, ke la pordo de Ĉinio estas ĉiam malfermita, tamen konsiliĝo devas esti signifa kaj sincera, kaj ke reciproke profita interkonsento devas esti bazita sur reciproka respekto kaj egaleco.

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio firme oponas la subpremon de Usono kontraŭ ĉinaj kompanioj per uzo de ŝtata potenco.

Proparolanto de la ministerio Gao Feng diris, ke Ĉinio prenos necesajn rimedojn por protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj. Usono uzis ŝtatan potencon por subpremi ĉinajn kompaniojn, kio ne nur grave damaĝis la normalan komercan kunlaboron de entreprenoj en la du landoj, sed ankaŭ konsistigis grandan minacon al la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Gao diris, ke Ĉinio oponas la ĝeneraligon de la nacia sekureca koncepto kaj la baton kontraŭ ĉinaj firmaoj obeantaj regulojn, kaj urĝas Usonon resti racia kaj korekti siajn danĝerajn agojn. Li akcentis, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Usono kaj atenteme observos plu la demandon, kaj ke la plej bona respondo al usona tiraneco estas, ke ĉinaj kompanioj daŭre kresku kaj fariĝu pli fortaj. Gao aldonis, ke la ĉina registaro profundigos reformojn kaj vastigos malfermon por krei stabilan, justan kaj antaŭvideblan komercan medion por entreprenoj, kaj la lando liveros pli bonkvalitajn, fidindajn kaj diversigitajn produktojn al tutmondaj konsumantoj.

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis klopodojn por preventi konfliktojn aŭ pace solvi konfliktojn por protekti civilulojn.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN diris, ke prevento kaj solvado de konfliktoj per pacaj rimedoj reprezentas la plej efikan manieron de protekto de civiluloj.

Ma diris al la konsilio en malferma debato pri la protekto de civiluloj en armita konflikto, ke la Sekureca Konsilio devas serioze plenumi sian ĉefan respondecon konservi internaciajn pacon kaj sekurecon, kaj strebi por solvi konfliktojn per antaŭenigo de dialogo kaj konsiliĝo kaj politikaj intertraktadoj por ke civiluloj povu esti liberaj de la plago de milito. Li aldonis, "Ni devas oponi la uzon de forto aŭ la minacon de uzado de forto, kaj oponi politikon de forto kaj tiranecon.

Ĝenerala komisaro de la Agentejo de UN pri Helpo kaj Konstruoj por Palestinaj Rifuĝintoj, Pierre Krahenbuhl, diris ĵaŭde, ke la agentejo liveros plu servojn al palestinaj rifuĝintoj malgraŭ financaj malfaciloj.

Krahenbuhl diris tion dum gazetara konferenco en stabejo de la Agentejo de UN pri Helpo kaj Konstruoj por Palestinaj Rifuĝintoj en Gazao. Li diris, ke la agentejo ne finos sian rolon nek haltigos siajn servojn. Ili bedaŭras la malfacilan humanitaran situacion en Gazao, kie suferas ĉirkaŭ miliono kaj 300 miloj da rifuĝintoj, kaj ke la krizo ĉi tie estas ne nur pri nutraĵo kaj trinkaĵo, sed ankaŭ pri "digna kaj stabila vivo".

Usona prezidento Donald Trump diris al raportistoj ĵaŭde en la Blanka Domo, ke li opinias, ke nun Usono ne bezonas aldoni soldatojn al Mez-Oriento. Tamen li diris ankaŭ, ke se tio estos necesa, ne gravas iom ajn, li ordonos aldoni soldatojn.

La saman tagon, usona aganta ministro pri defendo Patrick Shanahan diris al raportistoj, ke estis malĝustaj raportoj, ke Pentagono konsideras aldonon de 5 000 ĝis 10 000 soldatoj al Mez-Oriento. Samtempe li diris ankaŭ, ke Usono altigos sian kapablon de milita protekto en Mez-Oriento, kaj tio eble bezonos aldonon de soldatoj. Li emfazis, ke Usono celas deadmoni, sed ne lanĉi militon.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin