Ĉinio firme oponas subpremon de Usono kontraŭ ĉinaj kompanioj

(GMT+08:00) 2019-05-24 13:16:41     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Komerco diris ĵaŭde, ke Ĉinio firme oponas la subpremon de Usono kontraŭ ĉinaj kompanioj per uzo de ŝtata potenco.

Proparolanto de la ministerio Gao Feng diris, ke Ĉinio prenos necesajn rimedojn por protekti la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj. Usono uzis ŝtatan potencon por subpremi ĉinajn kompaniojn, kio ne nur grave damaĝis la normalan komercan kunlaboron de entreprenoj en la du landoj, sed ankaŭ konsistigis grandan minacon al la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj. Gao diris, ke Ĉinio oponas la ĝeneraligon de la nacia sekureca koncepto kaj la baton kontraŭ ĉinaj firmaoj obeantaj regulojn, kaj urĝas Usonon resti racia kaj korekti siajn danĝerajn agojn. Li akcentis, ke Ĉinio postulis seriozan traktadon kun Usono kaj atenteme observos plu la demandon, kaj ke la plej bona respondo al usona tiraneco estas, ke ĉinaj kompanioj daŭre kresku kaj fariĝu pli fortaj. Gao aldonis, ke la ĉina registaro profundigos reformojn kaj vastigos malfermon por krei stabilan, justan kaj antaŭvideblan komercan medion por entreprenoj, kaj la lando liveros pli bonkvalitajn, fidindajn kaj diversigitajn produktojn al tutmondaj konsumantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin