Trump: Usono ne bezonas aldoni soldatojn al Mez-Oriento

(GMT+08:00) 2019-05-24 13:19:37     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris al raportistoj ĵaŭde en la Blanka Domo, ke li opinias, ke nun Usono ne bezonas aldoni soldatojn al Mez-Oriento. Tamen li diris ankaŭ, ke se tio estos necesa, ne gravas iom ajn, li ordonos aldoni soldatojn.

La saman tagon, usona aganta ministro pri defendo Patrick Shanahan diris al raportistoj, ke estis malĝustaj raportoj, ke Pentagono konsideras aldonon de 5 000 ĝis 10 000 soldatoj al Mez-Oriento. Samtempe li diris ankaŭ, ke Usono altigos sian kapablon de milita protekto en Mez-Oriento, kaj tio eble bezonos aldonon de soldatoj. Li emfazis, ke Usono celas deadmoni, sed ne lanĉi militon,

Lastatempe Usono pliigis la ekstreman premadon kontraŭ Irano, kaj sendi soldatojn al Mez-Oriento fariĝis fokuso de usonaj amaskomunikiloj. La ĵurnalo New York Times citis parolojn de oficialuloj en sia raporto, ke se Irano atakos la usonan armeon kaj akcelos ekspluaton de nukleaj armiloj, Usono ekspedos 120 mil soldatojn al Mez-Oriento. Sed tiu ĉi raporto estis malkonfirmita de Trump.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin