Oficialulo: UN daŭrigos servojn al palestinaj rifuĝintoj malgraŭ defioj

(GMT+08:00) 2019-05-24 14:20:24     Redaktoro:Yu

Ĝenerala komisaro de la Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruoj por Palestinaj Rifuĝintoj, Pierre Krahenbuhl, diris ĵaŭde, ke la agentejo liveros plu servojn al palestinaj rifuĝintoj malgraŭ financaj malfaciloj.

Krahenbuhl diris tion dum gazetara konferenco en stabejo de la Agentejo de la UN pri Helpo kaj Konstruoj por Palestinaj Rifuĝintoj en Gazao. Li diris, ke la agentejo ne finos sian rolon nek haltigos siajn servojn. Ili bedaŭras la malfacilan humanitaran situacion en Gazao, kie suferas ĉirkaŭ miliono kaj 300 miloj da rifuĝintoj, kaj ke la krizo ĉi tie estas ne nur pri nutraĵo kaj trinkaĵo, sed ankaŭ pri "digna kaj stabila vivo".

Li alvokis la internacian komunumon atenti la humanitaran situacion en Gazao kaj fari ĉian klopodon por mobilizi financan subtenon al Gazao. Li aldonis, ke la agentejo rekondukis 500 oficistojn al siaj laboroj malgraŭ financaj problemoj, kaj decidis pliigi la buĝeton de la prisana sekcio por kontentigi la altajn bezonojn en ĉi tiu kampo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin