Ĉina sendito al UN rekomendas preventon kaj solvadon de konflikto kiel rimedon de civila protekto

(GMT+08:00) 2019-05-24 14:24:23     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito ĵaŭde alvokis klopodojn por preventi konfliktojn aŭ solvi konfliktojn pace por protekti civilulojn.

Ma Zhaoxu, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN diris, ke prevento kaj solvado de konfliktoj per pacaj rimedoj reprezentas la plej efikan manieron de protekto de civiluloj.

Ma diris al la konsilio en malferma debato pri la protekto de civiluloj en armita konflikto, ke la Sekureca Konsilio devas serioze plenumi sian ĉefan respondecon konservi internaciajn pacon kaj sekurecon, kaj strebi por solvi konfliktojn per antaŭenigo de dialogo kaj konsiliĝo kaj politikaj intertraktadoj por ke civiluloj povu esti liberaj de la plago de milito. Li aldonis, "Ni devas oponi la uzon de forto aŭ la minacon de uzado de forto, kaj oponi politikon de forto kaj tiranecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin