Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 27a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Malfermiĝis Ĉina Internacia Ekspozicio de Grand-datuma Industrio; ekonomia tiraneco de Usono serioze tretas multflankan komercan regularon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!
Internacia ekspozicio pri granda datumo malfermiĝis dimanĉe en la ĉina sudokcidenta provinco Guizhou, fokusiĝante al la plej freŝa novigo de la teknologio kaj ĝiaj aplikoj.
La organiza komitato diris, ke la kvar-taga Ĉina Internacia Ekspozicio de Grand-datuma Industrio en la provinca ĉefurbo Guiyang estas ĉeestata de 448 entreprenoj el 59 landoj kaj regionoj. Inter ili estas pli ol 150 fremdlandaj kompanioj, inkluzive 39 de la Mondaj 500 Kompanioj. Ĝi inkluzivas naŭ altnivelajn dialogojn, inkluzive de unu pri granda datumo kaj tutmondaj klopodoj pri mildigo de malriĉeco, kaj pli ol 50 forumojn.
Wang Chen, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, voĉlegis gratulan leteron de ĉina prezidanto Xi kaj prelegis dum la malferma ceremonio.
Wang diris, ke la letero de Xi plene reflektas la grandan gravecon donitan de Ĉinio al disvolvado de la grand-datuma industrio kaj havas gravan signifon por akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron inter diversaj landoj, realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon kaj antaŭenpuŝi la grand-datuman industrion por pli granda disvolviĝo.
Dimanĉe, armena prezidento Serzh Sarkisyan renkontiĝis kun vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.
Sarkisyan petis Wang transdoni sinceran saluton al ĉina prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke ekzistas profunda popola bazo en Armenio en disvolvado de bonaj amikaj rilatoj kun Ĉinio. La iniciato Zono kaj Vojo, prezentita de prezidanto Xi, estas grandioza ideo kaj certe fariĝos grandioza projekto, kiu ŝanĝos la mondon.
Wang transdonis saluton de prezidanto Xi al Sarkisyan. Li diris, ke Ĉinio kaj Armenio ambaŭ havas brilajn kulturojn kaj longan historion. Ĉinio aplaŭdas Armenion subteni kaj aktive partopreni en la iniciato Zono kaj Vojo, kaj kredas, ke Armenio fariĝos grava kunlabora partnero dum la komuna konstruado.
Dimanĉe en la armena ĉefurbo Erevano, vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi okazigis intertraktadon kun armena ministro pri eksterlandaj aferoj Zohrab Mnatsakanyan.
Wang diris, ke antaŭ nelonge, armena ĉefministro Nikol Vovayi Pashinyan iris al Ĉinio por ĉeesti la Konferencon pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj, kaj dum la restado, Pashinyan kaj ĉinaj gvidantoj atingis gravan konsenton pri disvolvado de la duflankaj rilatoj. Li diris, ke la ĉina flanko volas labori kun la armena flanko por bone efektivigi la konsenton kaj plifortigi kunlaboron en ekonomio kaj komerco, industria produktkapablo, altteknologio, ekspluato de minaĵoj kaj infrastruktura konstruado, profitante de la iniciato Zono kaj Vojo. Li aldonis, ke la du flankoj devas plifortigi reciprokan subtenon kaj kune oponi unuflankecon kaj protektismon fronte al la ampleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio.
Mnatsakanyan diris, ke Armenio atribuas grandan gravecon al la pozicio kaj rolo de Ĉinio kiel granda lando, sekvos plu la politikon de unu Ĉinio kaj subtenos plu la klopodojn de Ĉinion por protekto de kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj. Li aldonis, ke Armenio gratulas la Ĉinan Popolan Respublikon okaze de la 70a datreveno de ĝia fondiĝo, admiras la grandan atingon de Ĉinio en disvolvado, kaj volas profundigi kunlaboron kun Ĉinio por realigi komunan disvolviĝon.
Antaŭ nelonge, Usono komencis la efektivigon de 25-procenta tarifo sur importitaj ĉina produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj kaj subpremis ĉinajn entreprenojn per ŝtata potenco. Gao Yan, estro de la Ĉina Konsilio por la Akcelo de Komerco (ĈKAK), diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke ekonomia tiraneco kaj ekstrema premado de Usono serioze malhelpas la ĉina-usonan ekonomian kaj komercan konsiliĝon, tretas multflankan komercan regularon kaj minacas la sekurecon de industria ĉeno kaj proviza ĉeno de la mondo. Tiaj rimedoj agas kontraŭ la principo de merkata konkurenco kaj ĝenerala komerca etiko kaj kontraŭas la tendencon de ekonomia tutmondiĝo. Gao diris, ke la statistiko de Usono estas partia kaj ignoras la influon de serva komerco kaj translanda investado sur komerco, kaj la tiel nomata neekvilibra ĉina-usona komerco estas falsa propozicio.
Gao diris, ke estas neniu gajninto en komerca milito. La usona konduto ne nur alportas negativan influon al ĉinaj entreprenoj, sed ankaŭ difektas usonajn entreprenojn kaj konsumantojn kaj influas la mondan ekonomion.
Antaŭ nelonge, la Organizo Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) publikigis la raporton Perspektivoj de la Monda Ekonomio 2019. La raporto diris, ke pro institucia reformo kaj aliaj kaŭzoj, la ĉina ekonomio kreskos pli malrapide, tamen ĝi subtenos fortan kreskon. Pri tio, nia raportisto Jia Yanning intervjuis doktoron Margit Molnar, direktoro de la oficejo pri studoj de ĉina ekonomia politiko en la Organizo Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado.
La Organizo Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado, kies stabejo troviĝas en Parizo, lastatempe publikigis la raporton Pespektivoj de la Monda Ekonomio 2019, prognozante la kreskon de la monda ekonomio kaj ĉefaj ekonomioj en la venontaj du jaroj. La raporto anticipis, ke la ĉina ekonomio kreskos per 6,2% kaj 6% respektive en 2019 kaj 2020.
Margit diris, ke pliigi kontribuon de konsuma proporcio al la ekonomia kresko estas ĝusta direkto. Ĉinio devas plialtigi la konsuman proporcion dum la procezo fariĝi evoluinta lando, kaj ankaŭ la kontribuo de konsumado devas esti plialtigita. Ŝi diris ankaŭ, ke plua efektivigo de la proponita institucia reformo stimulos la kontribuon de ekonomio al la ekonomia kresko.
La hinda Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe publikigis deklaron, dirante, ke pakistana ĉefministro Imran Ahmed Khan tiutage telefone konversaciis kun hinda ĉefministro Narendra Modi, gratulante lin pro la nova oficperiodo sur la posteno de ĉefministro, kaj esprimante la esperon, ke la du landoj komune klopodos por plialtigi la bonfarton de la du popoloj.
La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo dimanĉe raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani diris, ke Usono faras senprecedence grandan premadon kontraŭ Irano, kaj iranaj kargoŝipoj estas spurataj de usonaj satelitoj, kaj neniu el ili povas albordiĝi al havenoj de iu ajn lando.
La novaĵ-agentejo citis paroladon de Rouhani en sia raporto, ke post la islama revolucio, Irano neniam renkontis tian situacion, tamen tio ne povas subigi Iranon. Li aldonis, ke solidareco kaj reciproka fido de la irana popolo estas necesa kondiĉo por gajni la ekonomian militon lanĉitan de Usono; Irano jam pretigis sufiĉan rezervon de materialoj, kaj la irana registaro ne povos havigi al la popolo pli malfacilan vivon.