Mondaj kulturaj heredaĵoj Xidi kaj Hongcun

(GMT+08:00) 2019-05-28 16:22:14     Redaktoro:Selena

vilaĝo Hongcun

Piede de la ĉina fama monto Huangshan en la provinco Anhui, suda Ĉinio, troviĝas du vilaĝoj konataj pro antikvaj popolaj loĝdomoj. En la jaro 2000, ili estis enlistigitaj de Unesko en Katalogon de Mondaj Heredaĵoj.

La du vilaĝoj Xidi kaj Hongcun situas apud la gubernio Yixian. La vilaĝo Xidi troviĝas 8 kilometrojn fore de la gubernia urbo. En la vilaĝo longa je 700 metroj kaj larĝa je 300 metroj, videblas pli ol 200 bone konservataj popolaj loĝdomoj el la dinastioj Ming (1368 – 1644) kaj Qing (1644 – 1911), kaj la plej aĝaj jam havas la historion de 600 jaroj.

La pordframoj kaj funelaj fenestroj de la plejparto de antikvaj popolaj loĝdomoj en la vilaĝo Xidi estis faritaj el la nigra marmoro. Du klar-akvaj fontaj fluoj sterniĝas tra la vilaĝo, la bonordaj loĝdomoj de la vilaĝo reflektiĝas kun la belaj naturaj pejzaĝoj, kaj faras la vilaĝon bildeca kaj aprecinda.

vilaĝo Xidi

Laŭ konigo, en la vilaĝo Xidi troviĝas 99 longaj stratetoj, kaj pli ol 200 antikvaj popolaj loĝdomoj dislokiĝas inter ili, kaj ĵus alveninte al la vilaĝo Xidi, turistoj ofte sentas sin esti en labirinto. Ŝi diris:

En Xidi ekzistas multe da antikvaj popolaj loĝdomoj, sed nuntempe nur ĉirkaŭ 12 aŭ 13 el ili estas malfermitaj, kaj turistoj povas viziti ilin libere. En tiuj malfermitaj popolaj loĝdomoj regas pureco, antikveco kaj eleganteco, kaj la mebloj, instalaĵoj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj ĉiuj tenas la trajton de la dinastioj Ming kaj Qing.

Laŭ noto de historiaj libroj, en la 7-a jarcento, iu ĉina princo, pro socia tumulto, rifuĝis ĉi tien kaj fiksloĝis ŝanĝinte sian nomon. Poste pli kaj pli multaj homoj alvenis, kaj fine formiĝis ĉi tie vilaĝo. Post la 14-a jarcento, iuj kleruloj de la vilaĝo riĉiĝis pro komercado, sekve ili iniciatis la grandskalan konstruadon en la vilaĝo, rezulte aperis grandiozaj konstruoj, larĝaj vojoj, grandaj pontoj ktp, kaj la vilaĝa fizionomio tute ŝanĝiĝis kaj aspektas impona kaj bela.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin