UN okazigis unuan loĝlokan asembleon por trakti urbanizajn defiojn

(GMT+08:00) 2019-05-28 11:19:30     Redaktoro:Yu

La unua sesio de la Loĝloka Asembleo de la UN malfermiĝis lunde en la kenja ĉefurbo Najrobio. La ĉeestantoj kunvenas por diskuti pri manieroj por plibonigo de la vivo en urboj kaj komunumoj meze de la rapida tutmonda urbanizado.

La asembleo, la plej altnivela decidfara instanco de la mondo pri daŭrigeblaj homaj setlejoj kaj urbanizado, havas la temon "novigo por pli bona vivkvalito en urboj kaj komunumoj" por sia unua sesio. Ĝi daŭros ĝis la 31a de majo kun la ĉeesto de pli ol 3 000 delegitoj, inkluzive de kvar ŝtatestroj, pli ol 40 ministroj kaj altnivelaj reprezentantoj el 116 landoj.

Maimunah Mohd Sharif, plenuma direktoro de la UN pri loĝloko, diris lunde en la malferma ceremonio, ke 70% de la monda loĝantaro loĝos en urbaj regionoj antaŭ 2050, kaj tio eble kaŭzos malfacilojn por iuj landoj en liverado de bazaj servoj, kiel ekzemple loĝigo. transporto, energio, dungado, edukado kaj sanzorgo. Ŝi avertis, ke la kreskanta urbanizado ankaŭ povas estigi novajn disvolviĝajn problemojn, inkluzive de ekstrema malriĉeco, socia malegaleco, domaĉaro, seksdiskriminacio, humanitara krizo, klimatŝanĝiĝo, alta senlaboreco kaj aliaj.

Ŝi dirtis al la ĉeestantoj, "Pro tio, mi forte vokas meti daŭrigeblan urbanizadon en la centron de evoluigaj prioritatoj, efektivigi novan urban tagordon, plifortigi strukturon kaj instituciojn de urba administrado kaj adopti politikojn pri daŭrigebla urba disvolvado."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin