Xi Jinping interparolis kun niĝerlanda prezidento Mahamadou Issoufou

(GMT+08:00) 2019-05-29 09:47:49     Redaktoro:Xiong

Marde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun niĝerlanda prezidento Mahamadou Issoufou, kiu faris viziton al Ĉinio. Xi diris, ke nuntempe Ĉinio kaj Niĝerlando senĉese fortigas politikan interkonfidon, kaj estas abundaj la fruktoj de la dulanda pragmata kunlaboro en ĉiuj kampoj. Ĉinio volas klopodi kune kun Niĝerlando, profitante de efektivigo de fruktoj de la Pekina Pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, fortigi strategian kunlaboron kaj pli bone profitigi la dulandajn popolojn.

Issoufou diris, ke la disvolvado de Ĉinio estas grava kontribuo al la homaro. La ekonomia kresko de Ĉinio liberigis grandan nombron da homoj kaj akcelis realigon de jarmilaj disvolvaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin