Novaĵoj (Majo 29)

(GMT+08:00) 2019-05-29 15:29:06     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 29a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi interparolis kun niĝerlanda prezidento Mahamadou Issoufou; Huawei komencis proceson pri rilata leĝprojekto en Usono. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Marde en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun niĝerlanda prezidento Mahamadou Issoufou, kiu faris viziton al Ĉinio. Xi diris, ke nuntempe Ĉinio kaj Niĝerlando senĉese fortigas politikan interkonfidon, kaj estas abundaj la fruktoj de la dulanda pragmata kunlaboro en ĉiuj kampoj. Ĉinio volas klopodi kune kun Niĝerlando, profitante de efektivigo de fruktoj de la Pekina Pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, fortigi strategian kunlaboron kaj pli bone profitigi la dulandajn popolojn.

Issoufou diris, ke la disvolvado de Ĉinio estas grava kontribuo al la homaro. La ekonomia kresko de Ĉinio liberigis grandan nombron da homoj kaj akcelis realigon de jarmilaj disvolvaj celoj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Marde en la Granda Popola Halo en Pekino ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun vanuatua ĉefministro Charlot Salwai.

Xi diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Vanuatuo estas en la plej bona periodo de la historio. La du landoj aktive efektivigas fruktojn de la intervidiĝo de li kaj sinjoro Salwai. La politika interkonfido de la du landoj senĉese profundiĝas, la interŝanĝoj kaj kunlaboro de la du landoj en ĉiuj kampoj estas pli kaj pli vastaj kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Vanuatuo jam fariĝas modelo de rilatoj inter Ĉinio kaj insulaj landoj en Pacifiko. Ĉinio volas labori kune kun Vanuatuo por fortigi ampleksan dialogon, kunlaboron kaj interŝanĝojn kaj puŝi la dulandan ampleksan strategian partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Salwai gratulas la Ĉinan Popolan Respublikon okaze de la 70a datreveno de ĝia fondiĝo. Li alte taksis grandegan atingon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio kaj admiris la ĉinan sukceson, kiu ne nur ŝanĝas Ĉinion, sed ankaŭ havas profundan kaj pozitivan influon sur la tutan mondon.

Gao Yan, estro de la Ĉina Konsilio por la Akcelo de Komerco (ĈKAK), diris lastatempe dum intervjuo kun raportistoj, ke la unuflanka statistiko de Usono preterlasas la influon de serva komerco kaj translanda investo sur komerco, tial la aserto de Usono pri "malekvilibro de ĉina-usona komerco" fakte estas falsa propozicio. Ŝi akcentis, ke la grandega plimulto de internaciaj komercaj ĉambroj kaj asocioj kaj industriaj rondoj firme oponas komercan protektismon, kaj la usona hegemonio, kiu ne povas akiri subtenon, grave tretas multflankajn komercajn regulojn.

Antaŭ nelonge, Usono komencis la efektivigon de 25-procenta tarifo sur importitaj ĉina produktoj kun la valoro de ĉirkaŭ 200 miliardoj da usonaj dolaroj. La usona flanko diris, ke ĝi altigis la aldonitajn tarifojn ĉefe pro malekvilibro de la komerco kun Ĉinio, kaj ke Usono havis deficiton delonge en la duflanka ekonomia kaj komerca kunlaboro. Gao diris, ke la usona statistiko estas unuflanka kaj preterlasas la influon de serva komerco kaj translanda investo sur komerco. Se la statistiko estus vastigita al ĉiuj kompanioj investitaj de la duflankaj entreprenoj unu en la alia lando, Usono havis favoran saldon en sia komerco kun Ĉinio en la periodo de 2009 ĝis 2017, kaj la skalo de favora saldo senĉese kreskis de pli ol 14 miliardoj da usonaj dolaroj ĝis pli ol 160 miliardoj da dolaroj.

La ĉina teknologia kompanio Huawei komencis proceson pri la leĝprojekto koncerna al forpreno de publikaj rajtoj kontraŭ la kompanio, tio estas leĝprojekto pri defenda rajtigo por la financa jaro 2019, kiun adoptis la usona Kongreso, kaj proponis mocion pri resuma juĝo.

Huawei diris en deklaro, ke Huawei petas juĝejon deklari la leĝprojekton kontraŭkonstitucia, kaj la restrikto kontraŭ Huawei estas tipa kazo pri forpreno de publikaj rajtoj kaj malobservas justajn procedurojn. Laŭ la leĝprojekto, Huawei estis konviktita, kaj multaj rimedoj estis prenitaj kontraŭ ĝi. Estas evidenta la celo forpeli Huawei el Usono. La deklaro aldonis, ke tio estas tiraneco preni leĝdonon anstataŭ juĝadon.

Prezidanto de la Azia Disvolva Banko (ADB), Takehiko Nakao, diris marde, ke la iniciato Zono kaj Vojo, kiu celas akceli interligitecon, estas racia, kaj la Azia Disvolva Banko volas partopreni en ĝi, se estas taŭgaj projektoj.

Nakao faris la rimarkojn en gazetara konferenco en Pekino post tri-taga vizito al Ĉinio. Li diris, ke iniciatoj proponitaj de la Azia Disvolva Banko koincidas kun la iniciato Zono kaj Vojo, kaj se estas taŭgaj projektoj, ĉiuj partioj tute povas kunlabori, kaj kunlaboro povas esti ankaŭ inter projektoj.

Dum sia restado en Ĉinio, Nakao okazigis intertraktadojn kun koncernaj estroj de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, Ministerio de Financo kaj Ministerio de Ekologio kaj Medio por konsiliĝi pri antaŭenigo de rilatoj kun ĉinaj partneroj, kaj subskribis memorandojn de kompreno.

La 72a sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) fermiĝis marde en Ĝenevo post atingo de pluraj konsentoj pri universala kovrado de sano. La sesio adoptis la 11an Reviziitan Version de la Internacia Klasifiko de Malsanoj, kaj tradicia medicino originanta de la tradicia ĉina medicino estis unuafoje inkluzivita en ĝi.

La sesio marde adoptis rezolucion, kiu celas plialtigi la travideblecon de medikamentoj, vakcinoj kaj aliaj medicinaj produktoj. La rezolucio vokas ĉiujn landojn dividi kun la publiko informojn pri efektivaj prezoj de la aĉetado de medicinaj produktoj fare de registaroj kaj aliaj aĉetantoj kaj plialtigi la travideblecon de medikamentaj patentaĵoj, rezultoj de klinikaj provoj kaj faktoroj influantaj prezojn de ĉiuj eroj de la industria ĉeno.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris marde en Moskvo, ke fremdlandaj trupoj devas sin retiri el Afganio por normaligi la situacion en la lando.

Lavrov faris la rimarkojn dum sia parolado en la malferma ceremonio de kunveno memorfestanta la 100an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Rusio kaj Afganio. Li diris, ke Rusio opinias, ke fremdlandaj trupoj devas sin retiri el Afganio, kaj ke ĉiuj fortoj de Afganio devas komenci intertraktadon kiel eble plej baldaŭ. Li aldonis, ke Rusio firme kredas, ke estas neniu milita solvo al la konflikto en Afganio, kaj politikaj kaj diplomatiaj rimedoj estas la solaj rimedoj por realigo de paco.

Pluraj reprezentantoj de Talibano, kiuj ĉeestis la kunvenon, diris, ke Rusio kaj Afganio devas ĉiuflanke disvolvi ekonomiajn kaj politikajn rilatojn, kaj interesoj de la du flankoj estas interplektitaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin