La publika templo de Zamenhofa homaranismo               de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-05-29 17:54:53     Redaktoro:祃璟琳

Ankaŭ la Zamenhofa homaranismo je la komenco de la dudeka jarcento klare situas sian templon en la publika sfero. Verdire la iniciinto de Esperanto ne donas al ni rektan priskribon de ĝiaj dezirataj arkitekturaj formoj aŭ pozicio en la urboplano. Ni povas alskribi tiun silenton al la skiza karaktero de lia "politika-religia" programo, sed ankaŭ verŝajne al la konscio, ke eĉ en la juda sperto ekzistis multe da malsamaj formoj de templo laŭ la lokaj kondiĉoj. En tio travideblas la Zamenhofa fido, ke taŭgaj formoj por novaj komunaj moroj estos trovataj praktike pere de la daŭra kunesto kaj interparolado inter homoj. Ne estas dirite, ekzemple, ĉu la templo devus esti impona kaj centra aŭ ĉu ĝi povus esti pli malgranda kaj diskreta; ĉu ĝi devus esti tute nove konstruita aŭ ĉu ĝi povus adapti antaŭekzistantan strukturon. Ĝi devus troviĝi en ĉiu urbo (laŭ Edmond Privat kaj André Caubel precipe en lokoj de malfacila kunvivo inter malsamaj gentoj kiel en tiama Orienta Eŭropo kaj Alsaco en Francio). Sed ne estas rekta arkitektura komparo kun sanktaj preĝlokoj de diversaj religioj. Tamen, la uzo mem de la vorto "templo" pensigas pri publika videbleco kaj pri la graveco de la formoj de senŝovinisma ĉeesto komune ellaborataj tie ankaŭ por la bono de la tuta socio. Zamenhof mem substrekis tiun publikan rolon de la homarana templo, kiam li skribis, ke private homoj povis sekvi la morojn de sia gepatra aŭ elektita religio, sed publike ne devis ilin trudi al homoj aligentaj.

Interese, la homaranaj temploj ne estis necese lokoj de silento. Tie oni povis aŭskulti la vortojn de la grandaj religiaj instruistoj de la homaro, kiuj laŭ Zamenhof interkomprenintus tre bone, se ili povintus kune paroli. Privat en sia VIVO DE ZAMENHOF (1920) eĉ skribas: "Liberaj povas esti predikoj propagandaj," ĉar ili celas la inteligenton de homoj kaj ne estas dividigaj kiel moroj herede sekvitaj sen pripensado. Eble, en iu senco, aŭdi la predikojn de aliaj religioj povas helpi precize ekigi tiun pripensadon. Laŭ Zamenhof, dank'al la daŭra interŝanĝo pri tiuj temoj en la praktika ĉeesto povos ellaboriĝi iom post iom "bela, poezia, kaj varma, vivo-reguliga religio komunehoma" kun siaj propraj moroj kaj festoj. Gardi tiun varmon kaj poezion precipe gravis por li por la edukado de la gefiloj de liberkredantoj, kiuj ne sin rekonis en la fido de iu ajn tradicia religio. Li mem sin konsideris tia kaj timis, ke infanoj povintus suferi je manko de klara identeco kaj konsekvence refali kiel reago en eĉ pli ŝovinisman religian adheron. Laŭ Privat, Zamenhof vidis precipe en la ekzemplo de sia filino Lydia kiel la infanoj multe suferis pro la religia ŝovinismo kaj moko de siaj samklasanoj. Grava funkcio de la homarana templo—krom la zorgo pri la maljunoloj—estis do la edukado de la junularo, kiun ĝi parte heredis de la sinagogoj, sed kiu—kiel la ekzemplo de Lydia montras—devis esti certe malfermata al inoj.

En la homarana templo de Zamenhof Esperanto povis helpi alporti neŭtralan fundamenton al komuna religia esplorado. En Parma en 2020 Esperantistoj havos la ŝancon kunlabori dum publika evento kun grupoj, kiuj celas pripensi formojn de kulture enriĉiga kunvivo inter italanoj de malsamaj religioj kaj enmigrintoj. La enkonduko de "ĉambroj de la religioj" en gravajn lokojn de la urbo aŭ en ne plu uzatajn katolikajn preĝejojn estas parto de tiu projekto. Tio okazas en momento, kiam en multaj landoj de Eŭropo estas kreskantaj timoj kontraŭ diverseco kaj ŝovinismo regas. La idealo de Zamenhof, bazita sur konkretaj spertoj de malfacila kunvivo, sed ne rezignita pri ili, povas ankoraŭ gvidi nin en tiu ĉi signifoplena kaj ĉiam aktuala klopodo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin