Inaŭguriĝis pentraĵ-ekspozicio de Liu Songyan en Pekino

(GMT+08:00) 2019-06-04 08:09:55     Redaktoro:Ĝoja

La malfermo de la pentraĵ-ekspozicio

La 24-an de majo en artgalerio Fengshang de la unua kultur-centro de pekina distrikto Dongcheng malfermiĝis pentraĵ-ekspozicio de s-ro Liu Songyan, kiu aĝas 92 jarojn kaj estas reprezentanto de la pekina skolo pri ĉinaj tradiciaj pentraĵoj de montoj kaj akvoj. Estas ekspoziciataj cent pentraĵoj, kiujn Liu Songyan pentris de la jaro 1979 ĝis la jaro 2018, ja 40 jarojn.

Komence de la 20-a jarcento en Ĉinio troviĝas tri ĉefaj skoloj de pentrado, nome pekina skolo, ŝanhaja skolo kaj kantona skolo. Pentristoj de la pekina skolo heredis tradiciajn pentraĵ-teknikojn kaj kolektis avantaĝoj el diversaj stiloj, formis siajn verkojn elegantajn. Tia verko samtempe estas miksaĵo de pentraĵo, kaligrafiaĵo, poemo kaj stampo, kiuj kune montras emon, senton kaj guston de pentristo. Laŭ pentraĵoj de s-ro Liu Songyan, oni povas sperti liajn pensojn kaj amon.

Inter la cent ekspoziciataj verkoj plejparto estas pentrita post la aĝo de 92. Laŭ Liu Zhiqi, filo de Liu Songyan, malgaŭ la alta aĝo ĉiutage Liu Songyan faras pentradon. Kvankam lia forto ne plu estas tiel granda en pentrado kaj skribado kiel antaŭe en sia juneco, tamen la spirito en la pentraĵoj estas pli bona, precipe en la subskribaĵoj de la pentraĵo trovas sin multe da siaj tezoj pri pentrarto kaj pentrhistorio.

Pentristo Liu Songyan Pekinon amas, pentras kaj laŭdas. Kaj liaj pentraĵoj elstare priskribas Pekinon. Ĉu Imperiestra Palaco, ĉu parko Jingshan, ĉu parko Beihai, ĉu Granda Muro, ĉiuj temoj en liaj pentraĵoj montras belecon de Pekino kaj donas estetikan senton al spektantoj.

Liu Songyan ne nur studis tradiciajn pentraĵ-teknikojn sed ankaŭ sin dediĉas al edukado de tradiciaj pentraĵ-teknikoj kaj rigardas heredadon kaj progresigadon de la pekina skolo kiel propran mision. Pro tiu misio emeritiĝinte li faris instruadon 20 jarojn kaj en la 80-a jariĝo li forlasis podion. Ĝis nun li jam eldonis proksimume 30 instru-librojn pri tradiciaj teknikoj de pentrado.

La ekspozicio pri pentraĵoj de Liu Songyan daŭris ĝis la 31-a de majo.

S-ro Liu Zhiqi, filo de Liu Songyan, faris konigon pri la ekspozicio kaj pri sia patro.

Ĉeestantoj salutas 92-aĝan pentriston Liu Songyan

Lernantoj kaj amikoj kunfotas kun Liu Songyan

Vizitantoj spektas pentraĵojn

Vizitantoj spektas pentraĵojn

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin