Malfermiĝis 14-a Ĉina Pekina Internacia Ekspozicio pri Kultura kaj Kreativa Industrio

(GMT+08:00) 2019-05-30 14:40:58     Redaktoro:Ĝoja

Zono por Radio, Televido kaj Interreta Aŭda-vida Ekspozicio

La 29-an de majo en Ĉina Internacia Ekspozicia Centro malfermiĝis la 14-a Ĉina Pekina Internacia Ekspozicio pri Kultura kaj Kreativa Industrio. La temo de la ekspozicio estas "Gvidi kulturan industrion disvolviĝi altkvalite kaj utili al konstruado de Pekino kiel landa kultura centro". En la ekspozicio troviĝas ses haloj, kie montriĝas novaj fruktoj, novaj negocomanieroj kaj novaj manieroj de ĉina reformado de mekanismo de la kultura industrio kaj disvolvo de la industrio. Samtempe montris sin mem Pekino, Tianjin, Hebei, Ŝanhajo, Anhui, Jilin, Shanxi, Shaan'xi, Interna Mongolio, Guizhou, Qinghai kaj Hainan.

En la jaro 2006 komenciĝis Ĉina Pekina Internacia Ekspozicio pri Kultura kaj Kreativa Industrio. Kaj la 14-a ekspozicio daŭros ĝis la 1-a de junio.

Montriĝo de tekniko pri 4K

Montriĝo pri media amasiĝo

Fotoekspozicieto pri Granda Muro

Angulo por ĉina tradicia kulturo – guĉino, ĉina antikva sepkorda plukinstrumento

Angulo en zono por arta ekspozicio

Angulo en zono por arta ekspozicio

Vizitantoj spertis teknikon de VR

Zono por sporta industrio

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin