Novaĵoj (Majo 30)

(GMT+08:00) 2019-05-30 16:12:59     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 30a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi postulas pluan reformon por solvi ĉefajn problemojn; la baldaŭa vizito de Xi al Rusio havos mejloŝtonan signifon por disvolvado de ĉina-rusaj rilatoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), merkrede prezidis la okan kunvenon de la centra komitato pri profundigo de la ampleksa reformo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto, prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kaj estro de la centra komitato pri profundigo de la ampleksa reformo, alvokis pluan reformon por pli bone servi al la ĝenerala ekonomia kaj socia disvolvado. Li diris, ke la reformo kaj disvolvado de Ĉinio spertas profundan transformiĝon, alfrontante pli multajn eksterajn necertecojn, malstabilajn faktorojn kaj ankaŭ novajn cirkonstancojn kaj problemojn koncernajn al reformo kaj disvolvado. Li aldonis, "Ni devas konservi strategian decidemon, fokusiĝi al solvado de problemo, bone utiligi la cirkonstancojn, ellabori ĝeneralajn planojn, fari ĝustajn politikajn decidojn, kaj labori diligente por eviti kaj solvi gravajn konfliktojn kaj elstarajn demandojn.

La kunvenon ĉeestis ankaŭ Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la reforma komitato.

La ĉeestantoj reviziis kaj aprobis 10 gvidliniojn, planojn kaj laborraporton kun temoj, kiuj inkluzivas novigadon, plibonigon de makroregado, prienergian reformon kaj nutraĵan sekurecon.

La kunveno emfazis, ke Ĉinio devas rompi stereotipojn kaj solvi novajn problemojn per profundigo de reformoj, fortigo de endogena movforto por ekonomia disvolviĝo kaj plialtigo de sia kapablo por trakti defiojn kaj rezisti riskojn.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang anoncis merkrede en gazetara konferenco, ke ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Rusio de la 5a ĝis la 7a de junio laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin, kaj dum sia restado, Xi ankaŭ ĉeestos la 23an Sankt-Peterburgan Internacian Ekonomian Forumon.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Zhang Hanhui diris ĵaŭde en gazetara konferenco pri la vizito de Xi, ke tiu ĉi jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj la refoja ŝtata vizito de Xi al Rusio post lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto havas mejloŝtonan signifon por disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj puŝos la rilatojn en la nova situacio realigi pli grandan disvolviĝon kaj komenci novan vojaĝon. Zhang diris, ke dum lia vizito, ŝtatestroj de la du landoj ĉeestos serion da aktivadoj, ĉeestos subskribon de gravaj dokumentoj pri kunlaboro. Zhang aldonis, ke Xi ankaŭ ĉeestos la 23an Sankt-Peterburgan Internacian Ekonomian Forumon, kaj faros paroladon, eksplikante opiniojn de Ĉinio pri daŭripova disvolvado.

La kvina altnivela forumo de ĉinaj kaj rusaj pensfabrikoj kun la temo "Ĉinio kaj Rusio: Kunlaboro en la Nova Epoko" malfermiĝis merkrede en Moskvo. Rusa vicĉefministro Maxim Akimov ĉeestis la malferman ceremonion kaj estis intervjuita de ĉinaj raportistoj. Li diris, ke ĉi tiu jaro markas la 70an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, kaj ke la disvolvado de rusa-ĉina ampleksa strategia partnereco de kunordigo estas grava por stabileco de la mondo, kaj la duflanka kunlaboro en informadika teknologio kaj ekspluato de arkta pasajo havas vastan perspektivon.

Akimov diris, ke Ĉinio estas unu el la gravaj komercaj partneroj de Rusio, kaj la komerco kun Ĉinio okupas 16% de la eksterlanda komerco de Rusio. En la lasta jaro, la duflanka komerco atingis la rekordan alton de 108 miliardoj da usonaj dolaroj. Gvidantoj de la du landoj starigis la novan celon, ke en la venontaj kvin jaroj la jara kvanto de la duflanka komerco estos altigita ĝis 200 miliardoj da usonaj dolaroj.

Akimov diris ankaŭ, ke la konstruado de la arkta pasejo fariĝos grava punkto de la komuna zorgo de la du landoj. Maje en la Arkta Forumo, rusa prezidento Vladimir Putin diris, ke Rusio efektivigos la planon pri seninterrompa funkciado de la arkta pasejo en la tuta jaro, kaj plenforte certigos la sekurecon de la pasejo. Akimov aldonis, ke efektivigo de la plano bezonas aktivan partoprenon de Ĉinio.

Estro de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio Craig Allen lastatempe esprimis sian esperon, ke Ĉinio kaj Usono atingos komercan interkonsenton per publika kaj travidebla intertraktado bazita sur reciproka respekto en frua dato kaj kreos stabilan medion por komercaj kontaktoj inter la du landoj. Li ankaŭ avertis, ke plialtigo de tarifaj barieroj subfosos la klopodojn por komerca intertraktado.

Allen faris la rimarkojn dum sia intervjuo kun raportistoj, kiam li ĉeestis la kvinan Ĉina-Usonan Provincestran Forumon. Li diris, ke la usona flanko ne devas preni la politikon de tarifo kiel rimedon por solvado de usona-ĉinaj ekonomiaj kaj komercaj demandoj. Li akcentis, ke delonge li oponas la tarifajn rimedojn de la usona registaro, ĉar plialtigo de tarifaj barieroj difektos la interesojn de Usono mem; nun la du flankoj jam komencis intertraktadon, do ili devas klopodi por solvi la demandojn. Li aldonis, ke intertraktado estas por solvi demandojn, sed ne por krei demandojn, kaj frua atingo de interkonsento konformas al la komunaj interesoj de la du landoj.

Je la 26a sekundo de la 26a minuto en la 8a horo laŭ la pekina tempo, okazis dialogo inter animatoroj Liu Xin de Ĉina Internacia Televido de Ĉina Komunikila Grupo kaj Trish Regan de Fox Komerca Kanalo.

Trish Regan demandis pri la propra opinio de Liu Xin pri komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono. Liu respondis, ke ŝi ne havas ian ajn internan informon, tamen ŝi opinias, ke la ĉina registaro jam klare esprimis sian starpunkton. Pri intelekta proprieto, Liu diris, ke la du flankoj povas profiti unu de la alia ĉi-flanke. Ŝi diris, kial Ĉinio ne povas kreski kiel junulo? Ĉinio ne volas ĉiam esti malforta. Ankaŭ ĝi volas esti forta.

Pli frue en tiu ĉi monato, la registaro de Donald Trump avertis, ke membroj de la Eŭropa Unio eble estos submetitaj al sankcioj pro sia plua komerco kun Irano.

Usona vicministro pri financo Sigal Mandelker sendis leteron al Per Fischer, estro de Instrumento por Subteno al Komercaj interŝanĝoj, establita de Francio, Germanio kaj Britio. Ŝi diirs en la letero, ke se la Instrumento por Subteno al Komercaj interŝanĝoj ekfunkcios, tiu ĉi mekanismo kaj rilataj partioj eble estos ekskluzivitaj el la usona financa sistemo.

Pro tio, ke israela ĉefministro Benjamin Natanyahu ne povis formi novan kabineton antaŭ la difinita tempo, la israela parlamento merkrede decidis adopti la mocion pri disigo de la parlamento, kiun prezentis la Likuda Grupo gvidata de Netanyahu, kaj denove okazigi la elekton.

La 9an de aprilo, Istraelo okazigis la elekton de la 21a parlamento. La Likuda Grupo fariĝis la plej granda partio en la nova parlamento, kaj Netanyahu estis rajtigita al organizado de nova registaro. Sed li ne povis formi la novan registaron antaŭ la limdato, la 29a de majo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin