Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde gratulis Narendra Modi pro lia reelektiĝo kiel ĉefministro de Hindio.
Li diris, ke danke al la duflanka klopodo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio daŭre disvolviĝas kaj kunlaboro en diversaj kampoj senĉese profundiĝas, kio ne nur konformas al la komuna espero de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ liveras stabilecon kaj pozitivan energion al la tuta mondo kaj la regiono, kaj ke li volas klopodi kune kun Modi por daŭre progresigi la ĉina-hindan partnerecon.
Tiutage en Nov-Delhio, reelektita hinda ĉefministro Narendra Modi ĵuris enoficiĝon, komencante sian duan oficperiodon sur la posteno.
La enoficiĝa ceremonio komenciĝis je la 19a horo en la hinda prezidentejo sub la prezidado de prezidento Ram Nath Kovind. La nomlisto de la nova kabineto estis publikigita tiutage. Pluraj ministroj de la lasta registaro estis restigitaj sur siaj postenoj.
Oficiala novaĵo diris, ke proksimume 6 000 homoj ĉeestis la enoficiĝan ceremonion.