Novaĵoj (Majo 31)

(GMT+08:00) 2019-05-31 16:07:53     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 31a de majo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro gratulas Narendra Modi pro lia reelektiĝo kiel hinda ĉefministro; ĉina vicprezidanto vizitis Nederlandon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang ĵaŭde gratulis Narendra Modi pro lia reelektiĝo kiel ĉefministro de Hindio.

Li diris, ke danke al la duflanka klopodo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Hindio daŭre disvolviĝas kaj kunlaboro en diversaj kampoj senĉese profundiĝas, kio ne nur konformas al la komuna espero de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ liveras stabilecon kaj pozitivan energion al la tuta mondo kaj la regiono, kaj ke li volas klopodi kune kun Modi por daŭre progresigi la ĉina-hindan partnerecon.

Tiutage en Nov-Delhio, reelektita hinda ĉefministro Narendra Modi ĵuris enoficiĝon, komencante sian duan oficperiodon sur la posteno. La enoficiĝa ceremonio komenciĝis je la 19a horo en la hinda prezidentejo sub la prezidado de prezidento Ram Nath Kovind.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan vizitis Nederlandon de mardo ĝis ĵaŭdo, promesante cementi duflankajn rilatojn kaj realigi komunan disvolviĝon. Dum sia restado en Hago, Wang renkontiĝis kun nederlanda reĝo Willem-Alexander kaj ĉefministro Mark Rutte aparte.

Wang transdiris plej sincerajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al reĝo Willem-Alexander, dirante, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Nederlando rapide disvolviĝis en la lastaj jaroj en la spirito "respekti unu la alian kaj serĉi komunajn punktojn flankenmetante diferencojn". Wang diris, ke la faktoj pruvas, ke la du landoj povas realigi komunan disvolviĝon kaj prosperon malgraŭ siaj malsamaj sociaj sistemoj, kulturoj kaj disvolviĝaj stadioj. Ĉinio bonvenigas Nederlandon aktive partopreni en la Iniciato Zono kaj Vojo, kaj esperas, ke la nederlanda flanko kreos justan, nediskriminacian kaj travideblan komercan medion por la ĉinaj investantoj.

Nederlanda reĝo Willem-Alexander diris, ke Nederlando alte taksas rilatojn kun Ĉinio, kaj esprimis sian kontenton pri lastatempa disvolvado de duflankaj rilatoj. La reĝo diris, ke la disvolviĝo de Ĉinio estas tre grava por paco kaj prospero de la mondo, kaj vokis ĉiujn landojn strebi por solvi siajn proprajn problemojn kaj kune trakti komunajn defiojn alfrontatajn de la mondo.

Merkrede vespere laŭ orient-usona tempo, Liu Xin, programestro el la Ĉina Tutgloba Televid-Reto de Ĉina Komunikila Grupo, kaj Trish Regan el la Komerca Kanalo de la Televido Fox interŝanĝis opiniojn pri ĉina-usonaj komercaj demandoj en la televida programo de Regan. Usona klerulo diris dum intervjuo kun raportistoj de la Ĉina Tutgloba Televid-Reto, ke tio estas tre bona komenco kaj helpas forigi miskomprenon de Usono pri Ĉinio.

Per satelita konekto, Liu aperis en la televida programo Trish Regan Primetime. Tio estis la unua rekta dialogo inter ĉina kaj usona programestroj. Dum 16 minutoj, ili dialogis pri justa komerco, intelekta proprieto, la ĉina firmao Huawei, tarifoj, disvolviĝo kaj pozicio de Ĉinio, kaj la tiel nomata "nacia kapitalismo".

Sourabh Gupta el la usona pensfabriko Ĉina-Usona Esplorcentro, kiu rigardis la televidan programon, diris al raportistoj, ke delonge Usono havas mikskomprenon pri Ĉinio, kaj la dialogo inter la du programestroj estas bona komenco kaj povas helpi forigon de tiuj miskomprenoj.

La brita telekomunika kompanio EE ĵaŭde malfermis servojn de la kvina-generacia telekomunika reto en Londono kaj aliaj kvin ĉefaj urboj. Iuj klientoj jam komencis sperti rapidan konekton de la novgeneracia telekomunika reto.

La ĉina teknologia kompanio Huawei diris, ke kiel unu el la partneroj de la kompanio EE, ĝi subtenas la kompanion en akcelado de konstruado de la kvina-generacia reto en Britio por realigi pli rapidan kaj fidindan telekomunikan konekton.

Usona prezidento ĵaŭde anoncis, ke ekde la 10a de junio Usono metos 5-procentan tarifon sur ĉiujn importitajn meksikajn produktojn por devigi Meksikon trakti kontraŭleĝajn enmigrintojn, kiuj transiris la usona-meksikan landlimon en Usonon. La meksika registaro respondis, ke se la tarifa rimedo de Usono validiĝos, Meksiko reagos en forta maniero.

La Blanka Domo diris en deklaro, ke Meksiko negative agis en sia kunlaboro kun Usono pri malebligo de kontraŭleĝa eniro, kio rezultigis invadon de kontraŭleĝaj enmigrintoj en Usonon kaj minacis la nacian sekurecon kaj ekonomion de Usono.

La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis ĵaŭde, ke la plej alta gvidanto de Irano, Ayatollah Ali Khamenei, faris paroladon merkrede vespere. Li ripetis, ke Irano ne povas okazigi intertraktadon kun Usono, kaj opiniis, ke intertraktado estas sensenca kaj malutilas al la interesoj de Irano.

Khamenei faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun enlandaj fakuloj kaj kleruloj. Li diris, ke Usono senĉese eskaladis sian premadon kontraŭ Irano, kun la celo devigi Iranon reveni al la tablo de intertraktado, sed Irano ne povas sidiĝi kune kun Usono por intertraktado. Li aldonis, ke intertraktado ne povas atingi rezulton, sed estas malutila, ĉar ĝi estas rimedo prenita de Usono por plua premado kontraŭ Irano.

Rusaj kaj japanaj ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj defendo ĵaŭde esprimis siajn proprajn zorgojn, ke la militaj agadoj de unu lando povas subfosi la sekurecon de la alia.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris al raportistoj post la kunveno de la kvar oficialuloj en Tokio, "Ni konfirmis niajn zorgojn pri la riskoj kreitaj al nia sekureco, inkluzive de planoj pri lokado de elementoj de la usona tutgloba kontraŭmisila sistemo en Japanio."

Lavrov diris, ke estas neniu alternativo al la principo de komuna sekureco kaj neniu lando devas certigi sian propran sekurecon je la kosto de aliaj.

Laŭ videaĵo de la ministerio, japana ministro pri defendo Takeshi Iwaya diris, ke la usona surtera misil-interkapta sistemo Aegis, lokita en Japanio, estas tute defensiva kaj ne minacas Rusion.

Taro Kono, japana ministro pri eksterlandaj aferoj, esprimis la zorgojn de Tokio pri la militaj agadoj de Rusio en la kvar pridisputataj insuloj de Pacifiko, nomataj Nordaj Teritorioj en Japanio kaj Sud-Kuriloj en Rusio.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris merkrede vespere en televida parolado, ke la registaro okazigis la duan dialogon kun la opozicio en Norvegio. Li diris, ke li firme kredas, ke paco estas la sola vojo por antaŭeniro. Juan Guaido, gvidanto de la opozicio kaj parlamenta prezidanto, asertis, ke la du flankoj atingis neniun interkonsenton en la dialogo.

Maduro diris, ke la dua dialogo, kiu daŭris tri tagojn en la norvega ĉefurbo Oslo, estis okazigita por sekreta komunikado inter la du landoj dum kelkaj monatoj; tio estis tre malfacila, kaj ambaŭ flankoj devas esti singardaj. Li opiniis, ke la solvo al la enlanda krizo estas konservi pacon, respekti konstitucion, harmonie kunekzisti kaj disvolvi la ekonomion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin