Ambrozion East-Uestan -----Sichuan-kuirado

(GMT+08:00) 2019-05-31 21:36:32     Redaktoro:Shanshan

Koncerne Sichuan-pladojn oni ofte diras, ke ĉiu plado havas sian karakterizaĵon kaj cento da pladoj havas centon da gustoj. Kuiristoj aparte lertas en uzado de spicaĵoj pikagustaj. Ofte unu plado enhavas pli da gustoj, kiujn oni nomas "kunmeta gusto". Oni kalkulis, ke la nombro de tiaj kunmetaj gustoj superas 20 en Sichuan-pladoj. Do hodiaŭ ni prezentas al vi du klasikajn frandaĵojn en Sichuan-stilo, nome Gongbao Jiding kaj Mapo Doufu.

Por fari la pladon Gongbao Jiding, unue ni preparu materialojn.

Tradicie ni uzas brustan kokaĵon. Lasu tendenon, frapadu kokaĵon per dorso de tranĉilo, poste pecigu la kokaĵon, aldonu sojon、rizvinon kaj salon, miksu ilin, poste aldonu akvecan amelon. Por ke ĉiu elemento sufiĉe sin miksu, ni povas iugrade fari baton kaj kirladon al la miksaĵo.

Arakidsemoj estas ŝlosilo de la plado. Varmigu oleon je 30%, metu senŝelajn arakidsemojn kaj per eta fajro fritu ilin. Estu pacienca. Kiam la arakidsemoj flaviĝas, tiam ili estas pretaj por la sekva paŝo.

Suko estas la animo de la plado. Kunigu sojon, vinagron, salon, sukeron kaj akvecan amelon, kaj preparu tubajlon, zingibron, ajlon kaj ajlajn foliojn.

Nun ni komencu kuiron.

La gusto estas pika, acida kaj dolĉa.

Mapo Doufu

La tipa gusto de la plado Mapo Doufu estas akra, kia fontas el pulvorigitaj zantoksilaj semoj.

Varmigu la kuirpoton, metu zantoksilajn semojn kaj kontinue kirlu ilin.

Poste pulvorigu la kuiritajn zantoksilajn semojn per rulbastono kaj kribru ilin.

Tranĉu toŭfuon en pecetojn, metu la pecojn en varman salan akvon 20 minutojn por konservi freŝecon de toŭfuo kaj teni la bonan formon de la pecoj dum kuirado.

Fritu bovaĵon en preteco je 60%, aldonu densan faban saŭcon, pulvorigitan paprikon kaj fabon kaj kontinue kirle-fritu ilin kune.

Aldonu akvon aŭ saŭcon, poste metu toŭfuajn pecojn.

Trifoje ĵetu la saŭcon sur toŭfuajn pecojn, kiam brilas la saŭco, tiam metu pulvorigitajn ajlajn foliojn kaj poste metu ĉion en pladon kaj ĵetu preparitajn pulvorigitajn zantoksilajn semojn sur ĝin. Nun estas preta la frandaĵo.

Bonkvalita plado Mapo Doufu devas esti en bona formo kun freŝa kaj pika gusto.

Amikoj, nepre gustumu pladojn de Sichuan-stilo.

Kuiristoj: Niu Jinsheng

La saŭco de plado Gongbao Jiding konvenas al multaj pladoj. Do ni kune provu la mikson de la ĉina saŭco kaj okcidenta jokurta kokaĵo.

Jokurta kokaĵo

 kokaĵo sen ostoj

 frapadu ilin per dorso de tranĉilo

salo

pipro

kuirvino

jokurta

peklu ilin je 15 minutoj

aldonu farunon

vegetara oleo : butero 1:1

fritu kokaĵojn ĝis ili flaviĝas

kuirvino

sojo

tre densa sojo

sukero

vingro

akveca amelo

tajlanda pika saŭco

**********

Produktoro Zhu Boying

Administrantoj Wang Shanshan Li Jing

Reĝisoro Wang Shanshan

Scenaristoj Wang Shanshan Ding Jingxuan Shi Yanyu

Reĝisoroj ĉelokaj Ding Jingxuan Shi Yanyu

Filmistoj Cai Jun Qiu Jieming Zhang Jianxin Yan Yangyang

Muntistoj Qiu Jieming Wang Pinpin

Kondukanto Wang Shanshan

Ordigistoj asistantoj Jing Shimo Zhang Di Wang Tao

Ŝminkistoj Yao Yao Li Yaqi

Konsilanto Qu Hao

Konsilanto pri kuirado Qu Hao Hou Decheng

Konsilanto pri kulturo Dai Aiqun

Kuiristo Niu Jinsheng

Kuirejo Noob HUANG

Dankon

Zhu Hong Ding Xiaosong Luo Zhen Yue Yue Jin Wenjun

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin