Ĉinio publikigis blankan libron "Starpunkto de Ĉinio pri Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono"

(GMT+08:00) 2019-06-02 11:15:15     Redaktoro:Selena

La Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro dimanĉe publikigis la blankan libron "Starpunkto de Ĉinio pri Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono". La libro celas amplekse konigi bazan staton de la konsiliĝo kaj ekspliki starpunkton de Ĉinio.

Tio estas la dua fojo por Ĉinio publikigi ĉirilatan blankan libron post aperigo de libro "Fakto kaj Starpunkto de Ĉinio pri Ekonomia kaj Komerca Interkonsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono" en septembro de la pasinta jaro.

La blanka libro diras, ke la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas balasto kaj stabiligilo de la duflankaj rilatoj, kio koncernas bazajn interesojn de la du popoloj kaj prosperon kaj stabilecon de la mondo.

La blanka libro montras, ke ekde 2017, la usona registaro sinsekve lanĉis komercajn disputojn kun ĉefaj komercaj partneroj per aldono de tarifoj sur importitaj varoj. De marto de 2018, Ĉinio devige prenis kontraŭrimedojn. Samtempe Ĉinio ĉiam persistas en starpunkto solvi la disputojn per dialogo kaj konsiliĝo.

La blanka libro montras, ke lastatempe Usono deklaris pliigi tarifojn sur ĉinajn varojn, kio malutilas al solvo de la komercaj disputoj de ambaŭ flankoj. Ĉinio forte oponas kontraŭ tio kaj devige prenis kontraŭrimedojn.

La blanka libro emfazas, ke la starpunkto de Ĉinio ĉiam estas konsekvenca kaj klara, t.e. kunlaboro estas unika kaj ĝusta elekto por ambaŭ flankoj. Ĉinio volas solvi la komercajn diverĝojn kaj disputojn per kunlaboro, tamen Ĉinio ne cedos en tiuj principaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin