Ekspozicio pri ombreloj el oleita papero por la nova jaro

(GMT+08:00) 2019-06-03 08:27:26     Redaktoro:Xiong

La 28an de decembro 2018 la ekspozicio pri lokagustaj ombreloj el oleita papero okazis por la nova jaro 2019 en la urbo Huaibei de la provinco Anhui, Ĉinio. Urbanoj dronas en la maro de buntaj ombreloj kiel floroj.

Iu placo en la centro de la urbo Huaibei estas dekoraciita per multkoloraj ombreloj el oleita papero, kaj la etoso kaj la ĉarmeco de la ekspozicio allogas amasojn da vizitantoj. Ĉi tiaj oleite paperaj ombreloj estas originalaĵoj de Huaibei, kaj por celebri la novan jaron la lokanoj organizis tiun ĉi ekspozicon, kun la celo, ke la vizitantoj tenu tian belegan bildon, kiu konsistas el la tradiciaj kulturaj elementoj de la ĉina nacio.

(La fotoj faritaj de Wan Shanchao, fotografisto-raportisto de la ĉina novaĵagentejo Xinhua.)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin