Novaĵoj (Junio 03)

(GMT+08:00) 2019-06-03 16:37:20     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 3a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: blanka libro diras, ke Ĉinio ne volas, sed ne timas komercan militon; Pompeo diris, ke Usono volas okazigi intertraktadon kun Irano sen antaŭkondiĉo. Sekve estos la programero Saluton, Esperantujo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Blanka libro dimanĉe publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio diris, ke la ĉina-usonaj komercaj rilatoj funkcias kiel balasto kaj helico de la ampleksaj duflankaj rilatoj, kaj koncernas la fundamentajn interesojn de la du popoloj, kaj la prosperon kaj stabilecon de la mondo.

La blanka libro titolita "La Pozicio de Ĉinio pri la Ĉina-Usona Ekonomia kaj Komerca Konsiliĝo", diris, ke de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, duflankaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj faris grandan progreson, kun gradiĝantaj kampoj de kunlaboro sur pli altaj niveloj. Reciprokprofitaj kaj kungajnaj rilatoj kun forta komplementeco kaj interplektitaj interesoj estis forĝitaj, profitigante ne nur la du landojn, sed ankaŭ la tutan mondon.

Pro la diferencoj en la stadio de evoluado kaj ekonomia sistemo, estas neeviteble, ke la du landoj spertos diverĝojn kaj konfliktojn en sia komerca kunlaboro. La historio de ĉina-usonaj komercaj kaj ekonomiaj rilatoj renkontis malfacilajn situaciojn. Per adapto de racia kaj kunlabora sinteno, la du landoj sukcese solvis antaŭajn konfliktojn, superpontis diverĝojn, kaj faris la duflankajn komercajn rilatojn pli maturaj per dialogo kaj konsiliĝo.

La blanka libro rimarkigis, ke de kiam ĝi enoficiĝis en 2017, la nova usona registaro minacis efektivigi aldonajn tarifojn kaj aliajn rimedojn kaj provokis oftajn ekonomiajn kaj komercajn konfliktojn kun siaj gravaj komercaj partneroj. Responde al la ekonomia kaj komerca malakordo unuflanke estigita de Usono ekde marto de 2018, Ĉinio devis preni fortajn rimedojn por defendi la interesojn de la nacio kaj popolo.

Ĝi diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam sin dediĉis al solvado de disputoj per dialogo kaj konsiliĝo, kaj plurfoje okazigis ekonomiajn kaj komercajn konsiliĝojn kun Usono por stabiligi la duflankajn komercajn rilatojn. La pozicio de Ĉinio estas konsekvenca kaj klara, tio estas, ke kunlaboro konformas al la interesoj de la du landoj, konflikto povas nur malutili al ambaŭ flankoj, kaj kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por ambaŭ flankoj.

Iuj latin-amerikaj ĉefaj amaskomunikiloj publikigis raportojn pri la blanka libro, alvokante solvi diverĝojn per konsiliĝo.

La venezuela Suda Televido diris en sia raporto, ke la ĉina registaro citis en la blanka libro la kaprican kaj nehonestan konduton de Usono dum la duflanka ekonomia kaj komerca konsiliĝo, kaj asertis, ke la usona flanko devas preni sur sin la tutan responteco pri stagno de la konsiliĝo.

La argentina ĵurnalo El Cronista publikigis artikolon, dirante, ke la ĉina registaro diris en sia blanka libro, ke pro eskalado de komercaj konfliktoj inter Ĉinio kaj Usono, la komerco kaj investado inter la du landoj malkreskis en kelkaj sinsekvaj monatoj, kaj pro tio, la Monda Organizo pri Komerco malaltigis sian anticipon pri kresko de la tutmonda komerco de 3,7% ĝis 2,6%.

Mohsen Shariatinia, profesoro el la irana Universitato de Shahid Beheshti, diris dum intervjuo kun niaj raportistoj, ke la kaŭzo de stagno de la ĉina-usona ekonomia kaj komerca konsiliĝo kuŝas en tio, ke Usono politikigis ekonomiajn kaj komercajn demandojn. Shariatinia diris, ke Usono devas reveni al la reguloj de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) pri intertraktado kaj haltigi sian unuflankan agmanieron.

Shariatinia opiniis, ke en la ĉina-usona komerca konflikto, Usono aldonis tarifojn al ĉinaj produktoj, kaj tio fine difektos interesojn de usonaj ordinaraj konsumantoj; la usonaj agoj, ĉu aldono de tarifoj, ĉu kaprica konduto, esence estas rimedoj kontraŭ Ĉinio por enlanda politika kaŭzo. Li aldonis, ke Usono politikigas la demandon de komerca intertraktado, sed ne solvas la demandon sur teknika nivelo.

De la 30a de majo ĝis la 2a de junio, ĉina vicprezidanto Wang Qishan vizitis Germanion. Dum la vizito li respektive renkontiĝis kun la germanaj prezidento Frank-Walter Steinmeier, ĉefministro Angela Merkel kaj ministro pri eksteraj aferoj Heiko Maas.

En renkontiĝo kun Steinmeier, Wang montris, ke Ĉinio kaj Germanio estas ĉefaj ekonomioj kaj gravaj fortoj de la mondo, la dulandaj rilatoj ne nur estas gravaj por la du landoj, sed ankaŭ havas grandan signifon por la tuta globo. En la lastaj jaroj, altrangaj kontaktoj inter la du landoj oftiĝis kaj la duflanka kunlaboro senĉese profundiĝis en diversaj kampoj. La vizito plu puŝos la tutflankan strategian partnerecon rikolti novajn fruktojn. Nun vizaĝe al nova situacio la du flankoj devas daŭre fortigi kunlaboron, pliigi stabilecon al la mondo, kaj akceli tutgloban regadon.

Steinmeier diris, ke nun la internacia situacio estas ŝanĝiĝema kaj kompleksa, kaj multflankismo suferas minacon. Germanio alte taksas la rilatojn kun Ĉinio, subtenas konsiliĝon kaj komunikadon en diversaj kampoj kun Ĉinio, kaj daŭre profundigos pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj, inkluzive de la Industrio 4. Germanio, la EU kaj Ĉinio devas komune konservi pacon kaj stabilecon, liberan komecon, kaj internacian ordon de la mondo.

Ĉina ŝtatkonsilisto kaj ministro pri defendo Wei Fenghe diris dimanĉe en Singapuro, ke la konstruado de Ĉinio sur ĝiaj insuloj kaj rifoj en la Suda Ĉina Maro estas ĝia laŭleĝa rajto kaj estas pure defenda.

Wei diris, ke la nuna situacio en la Suda Ĉina Maro pliboniĝas al pli granda stabileco, kaj tio devas esti atribuita al la komunaj klopodoj de la landoj en la regiono. Tamen, ĉiam estas homoj, kiuj provas profiti per ekscito de problemoj en la regiono. Li diris, ke pli ol 100 000 ŝipoj navigas tra la Suda Ĉina Maro ĉiujare, kaj "neniu estas minacata". Tamen, en la lastaj jaroj, iuj landoj ekster la regiono venis al la Suda Ĉina Maro por fleksi muskolojn en la nomo de libereca navigado. Li akcentis, ke la sendo de grandskala forto kaj ofensivaj operacoj en la regiono estas la plej gravaj malstabiligaj kaj necertaj faktoroj en la Suda Ĉina Maro. Li aldonis, ke se estas kaoso en la Suda Ĉina Maro, la regionaj landoj estos la unuaj trafitaj, kaj Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj faris progreson en intertraktado pri la Kondutkodo en la Suda Ĉina Maro.

Wei estis tie por ĉeesti la 18an Ŝangrilaan Dialogon de vendredo ĝis dimanĉo, kaj li faris tonikan prelegon dimanĉe matene en plena kunveno titolita "Ĉinio kaj Internacia Sekureca Kunlaboro".

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, kiu estis en Svisio por laborvizito, diris dimanĉe, ke Usono volas okazigi intertraktadon kun Irano sen antaŭkondiĉo, tamen ĝi ne malstreĉos siajn rimedojn de premado kontraŭ Irano.

Pompeo faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun svisa ministro pri eksterlandaj aferoj Ignazio Cassis. Li diris, ke Usono estas preta por traktadi kun Irano, tamen ĝi ne haltigos siajn klopodojn ŝanĝigi al Irano manieron de konduto.

Iranaj amaskomunikiloj raportis, ke irana prezidento Hassan Rouhani diris sabate, ke Irano ne povas okazigi intertraktadon kun Usono pro ĝia premado, tamen se Usno montros sian respekton al Irano kaj observos internaciajn regulojn, Irano eble traktados kun ĝi.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin