Pluraj alilandaj personoj laŭdas Ĉinion pro ĝia ekologia progreso

(GMT+08:00) 2019-06-05 08:35:06     Redaktoro:Selena

Lunde en la ĉina urbo Hangzhou, okazis jarkunveno de la Ĉina Konsilio por Internacia Kunlaboro pri Medio kaj Disvolvado. Pli ol 500 homoj, inkluzive de fakuloj, kleruloj, invititaj konsilistoj kaj observantoj el diversaj landoj de la mondo, diskutis ĉirkaŭ la temo "Nova Epoko: Cele al Nova Mondo kaj Verda Prospero".

En la lastaj jaroj, Ĉinio donis grandan gravecon al konstruado de ekologia civilizacio kaj protekto de ekologia medio, kaj nun aliaj landoj havas pli fortan konsenton pri la koncepto kaj kontribuo de Ĉinio al konstruado de ekologia civilizacio kaj volas kundividi ĉinajn spertojn. Bekele Debele, estro de la Ĉina Buroo pri Landaj Aferoj de la Monda Banko, diris, ke Ĉinio jam ellaboris tre bonajn planojn kaj fariĝis pioniro kaj gvidanto de la tutmonda verda financo. Cetere Ĉinio forte antaŭenigas sistemojn de "estro de rivero" kaj "estro de lago", kaj ĉio ĉi estas tre novigema aranĝo. En la venonta periodo, plej grave estos efektivigi tiujn rimedojn kaj garantii transdepartementan kaj transregionan akordigon.

En 2013, Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo. Verda disvolvado, kiel unu el gravaj disvolvaj konceptoj, estis integrita al la konstruado de la Zono kaj Vojo. Balazs Horvath, altranga ekonomia konsilisto de la Disvolva Programo de la UN en Ĉinio, diris, ke Ĉinio akiris rimarkindan progreson en mediprotekto, kaj la progreso povas esti daŭrigebla. Li esperis, ke Ĉinio ludos gvidan rolon por helpi al aliaj landoj atingi siajn celojn en mediprotekto.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin