Eldoniĝis ĉinigitaj libroj de Tibor Sekelj

(GMT+08:00) 2019-06-04 16:07:19     Redaktoro:Ĝoja

Chen Yuan kaj Tibor Sekelj sur Granda Muro, 1959.

Lastatempe Novmonda Eldonejo eldonis ĉinajn versiojn de la libroj de Tibor Sekelj: Temĝino, la filo de la stepo, Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo kaj Padma, la eta dancistino. La tradukinto estas s-ino Yu Jianchao, prez. de Pekina Esperanto-Asocio kaj la ilustrinto estas junulo Duoergun.

Tibor Sekelj vojaĝis tra la mondo kaj trifoje vizitis Ĉinion. Restis liaj spuroj en Pekino, Shanxi-provinco, Shaan'xi-provinco kaj Sichuan-provinco. Ĉina lingvisto Chen Yuan titolis lin neforgesebla homo.

S-ino Yu Jianchao diris intervjuate, ke la tri libroj estas la plej bona donaco por infanoj. Ŝi ankaŭ citis la vortojn de Tibor Sekelj: Vojaĝante tra la mondo kun malfermitaj okuloj kaj malfermita koro amikecaj ligoj kreiĝas…la vojaĝo havas nek komencon nek finon.

Kovrilo de Temĝino, la filo de la stepo en la ĉina lingvo

Kovrilo de Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo en la ĉina lingvo

Kovrilo de Padma, la eta dancistino en la ĉina lingvo

1 2

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin