Novaĵoj (Junio 04)

(GMT+08:00) 2019-06-04 16:50:54     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 4a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Rusio atendas pli da ĉina inveto; Ĉinio ĉiam estas protektanto de internacia ordo. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Rusio de la 5a ĝis la 7a de junio, kaj dum sia restado, li ĉeestos la 23an Sankt-Peterburgan Internacian Ekonomian Forumon. Natalya Pecheritsa, estro de la Azi-Pacifika Esplorcentro de la Rusa Nova Universitato, diris lastatempe dum intervjuo kun nia raportisto, ke la ĉina ekonomio havis bonan komencon en 2019, kaj enlanda postulado restas la ĉefa motoro de la ekonomia kresko; Rusio atendas subskribon de pli da interkonsentoj pri investado kun Ĉinio dum la vizito de Xi, ĉar tio akcelos disvolvadon de la dulandaj ekonomioj kaj regiona kunlaboro.

Pecheritsa diris ankaŭ, ke antaŭe oni ofte opiniis, ke la ĉina ekonomio disvolviĝis ĉefe per eksportado, sed en la lastaj kvin jaroj, la ĉina registaro faris gravan decidon, tio estas ŝanĝi la reĝimon de ekonomia kresko en tiun akcelatan per enlanda postulado, tial la enlanda konsumado havos gravan influon sur la kreskon de la malneta enlanda produkto.

Dmitry Peskov, gazetara sekretario de rusa prezidento, diris lunde al raportistoj, ke Rusio kaj Ĉinio havas tre proksiman partnerecon.

Peskov diris, ke Rusio kaj Ĉinio kondukas glatan kunlaboron, kaj la kvanto de la duflanka komerco ne estas influita de internacia ekonomia situacio kaj senĉese kreskas. Li diris, ke en la lasta jaro, la kvanto de la duflanka komerco superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj. La komerca kvanto estas tre konsiderinda por ekonomioj de ambaŭ landoj. Li aldonis, ke projektoj akordigitaj inter la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio estas tre allogaj.

Lunde en la ĉina urbo Hangzhou, okazis jarkunveno de la Ĉina Konsilio por Internacia Kunlaboro pri Medio kaj Disvolvado. Pli ol 500 homoj, inkluzive de fakuloj, kleruloj, invititaj konsilistoj kaj observantoj el diversaj landoj de la mondo, diskutis ĉirkaŭ la temo "Nova Epoko: Cele al Nova Mondo kaj Verda Prospero".

En la lastaj jaroj, Ĉinio donis grandan gravecon al konstruado de ekologia civilizacio kaj protekto de ekologia medio, kaj nun aliaj landoj havas pli fortan konsenton pri la koncepto kaj kontribuo de Ĉinio al konstruado de ekologia civilizacio kaj volas kundividi ĉinajn spertojn. Bekele Debele, estro de la Ĉina Buroo pri Landaj Aferoj de la Monda Banko, diris, ke Ĉinio jam ellaboris tre bonajn planojn kaj fariĝis pioniro kaj gvidanto de la tutmonda verda financo. Cetere Ĉinio forte antaŭenigas sistemojn de "estro de rivero" kaj "estro de lago", kaj ĉio ĉi estas tre novigema aranĝo. En la venonta periodo, plej grave estos efektivigi tiujn rimedojn kaj garantii transdepartementan kaj transregionan akordigon.

En 2013, Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo. Verda disvolvado, kiel unu el gravaj disvolvaj konceptoj, estis integrita al la konstruado de la Zono kaj Vojo. Balazs Horvath, altranga ekonomia konsilisto de la Disvolva Programo de la UN en Ĉinio, diris, ke Ĉinio akiris rimarkindan progreson en mediprotekto, kaj la progreso povas esti daŭrigebla. Li esperis, ke Ĉinio ludos gvidan rolon por helpi al aliaj landoj atingi siajn celojn en mediprotekto.

La Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio lunde publikigis la piktogramon por aktivadoj celebrantaj la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

La oficejo diris, ke la piktogramo uzas la ciferojn "70" kaj la nacian emblemon kiel ĉefajn elementojn, kaj estis desegnita kiel la nova paĝo malfermiĝanta en la historio de la lando por reliefigi la novajn figurojn de la aferoj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando. La piktogramo povas esti uzata vaste en la tuta lando okaze de celebradoj kaj temaj edukaj aktivadoj ligitaj kun la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

Laŭ organizanto de la Internacia Hortikultura Ekspozicio 2019 en Pekino, la ekspozicio akceptis pli ol 1,81 milionojn da vizitantoj de post sia malfermiĝo en la 29a de aprilo.

Ye Dahua, vicprezidanto de la kunordiga buroo de la ekspozicio, diris, ke la kvar ĉefaj ejoj de la ekspozicio akceptis preskaŭ 4,48 milionojn da vizitoj, inter kiuj la Ĉina Pavilono ricevis ĉirkaŭ 1,36 milionojn da vizitoj. Ye diris, ke la ekspozicio ankaŭ aranĝis 675 aktivadojn, kiuj altiris entute 910 000 vizitojn.

La Tago de la Ĉina Pavilono okazos en la ekspozicio en la 6a de junio. Ĉirkaŭ 950 partoprenantoj enlandaj kaj eksterlandaj estos invititaj por spekti teatrajn prezentadojn kaj viziti florekspozicion en la pavilono.

Pentagono sabate publikigis en sia retejo la Raporton de la Defenda Ministerio pri Hindi-Pacifika Strategio, asertante, ke Ĉinio estas granda reviziisma lando kaj rompas internacian sistemon. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke la senbaza kritiko de Usono estas tute neakceptebla.

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco responde al ĉi-rilata demando de raportisto. Li akcentis, ke Ĉinio ĉiam estas protektanto de internacia ordo. Ĝi estis la unua lando, kiu subskribis la Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj, jam aliĝis al pli ol 100 interregistaraj organizoj kaj ratifis pli ol 500 multflankajn konvenciojn. Li aldonis, ke Ĉinio sendis plej multajn packonservantojn inter la kvin konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la UN. Ĝi plu protektos internacian ordon kaj internacian sistemon kun la celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN ĉe la kerno.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio urĝas ĉiujn koncernajn partiojn plene kaj efike efektivigi la Ampleksan Komunan Agadplanon, dirante, ke ĝi estas la sola realisma kaj efika maniero por mildigi streĉecon kaj solvi la nuklean demandon de Irano.

Geng faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam raportisto petis lin komenti la lastatempan raporton de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kiu diris, ke Irano denove estas en ŝlosilaj limigoj fiksitaj en la Ampleksa Komuna Agadplano. Geng diris, ke Ĉinio tre aprezas la superrigardon kaj kontroladon de la Internacia Atom-Energia Agentejo, bazitajn sur objektiva kaj neŭtrala sinteno. Li emfazis, ke ĉiuj koncernaj partioj de la interkonsento subtenas striktan komunikadon kaj konsiliĝon, kaj la partioj emfazis, ke ili firme sin dediĉos al protekto kaj efektivigo de la interkonsento kaj plenumos siajn respondecojn kaj devojn. Li aldonis, ke Ĉinio laboros kun koncernaj partioj por fari pluan klopodon por tiu celo kaj firme protekti siajn proprajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn.

La irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde publikigis deklaron, responde al la rimarkoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, ke Usono volas okazigi intertraktadon kun Irano sen antaŭkondiĉo. Ĝi diris, ke la rimarko estas vortludo kaj montras neniom da sincereco.

La deklaro diris, ke la vortludo de Usono malkaŝas profundan signifon per surfaca senco, kaj ne meritas, ke Irano prenu agadon. Ĝi aldonis, ke la usona registaro devas ŝanĝi siajn politikon kaj agmanieron por Irano, ĉar tio estas la antaŭkondiĉo por la reago de Irano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin