Novaĵoj (Junio 05)

(GMT+08:00) 2019-06-05 16:30:44     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 5a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Prezidanto Xi komencis ŝtatan viziton al Rusio; Trump diris, ke Usono volas subskribi duflankan komercan interkonsenton kun Britio. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping iris el Pekino merkrede por ŝtata vizito al Rusio kaj ĉeesto al la 23a Sankt-Peterburga Internacia Ekonomia Forumo. Xi faras la viziton laŭ la invito de rusa prezidento Vladimir Putin.

La sekvantaro de Xi inkluzivas Ding Xuexiang, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), membron de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj direktoron de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ, Yang Jiechi, membron de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj direktoron de la Oficejo de la Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, ŝtatan konsiliston kaj ministron pri eksterlandajn aferojn Wang Yi, kaj He Lifeng, vicprezidanton de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estron de la Nacia Komisiono por Disvolvado kaj Reformo.

Prezidanto Xi diris marde, ke lia lando volas labori kun Rusio por atingi pli grandan progreson por kunlaboro inter la BRICS-landoj kaj la disvolvado de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO).

Xi faris la rimarkojn dum komuna intervjuo kun la rusa novaĵ-agentejo TASS kaj la ĵurnalo Rossiyskaya Gazeta en la antaŭvespero de sia ŝtata vizito al Rusio. Xi diris, ke dum la pasintaj 10 jaroj, BRICS-landoj sin tenis je la spirito de malfermo, inkluzivo kaj kungajna kunlaboro, profundigis kunlaboron en komerco, financo, politiko, sekureco kaj interpopolaj interŝanĝoj, kaj fariĝis pozitivaj, stabilaj kaj konstruemaj fortoj en internaciaj aferoj. Li rimarkigis, ke Rusio estas la naskiĝloko de la kunveno de gvidantoj de BRICS-landoj, kaj la unua pintkunveno en la rusa urbo Jekaterinburgo malfermis la historian ĉapitron en la kunlaboro de BRICS-landoj.

Xi diris, ke la mondo nun spertas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento, kaj BRICS-landoj alfrontas defiojn kaj oportunojn. Li instigis la kvin BRICS-landojn resti unuigitaj en la spirito de egaleco kaj reciproka helpo, kaj profundigi sian strategian partnerecon por defendi la komunajn interesojn kaj disvolvan spacon de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj kaj realigi disvolviĝon kaj progreson por ĉiuj. Li montris, ke Ĉinio kaj Rusio estas ampleksaj strategiaj partneroj de kunordigo kaj gravaj membroj de la mekanismo BRICS, kaj la du landoj havis striktan komunikadon kaj kunordigon en la kadro de BRICS.

Parolante pri la kunlaboro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Xi diris, ke tio estas sukcesa ekzemplo de la devontigo de Ĉinio kaj Rusio al kreado de nova speco de internaciaj rilatoj kaj bona platformo por tiaj klopodoj.

Proparolanto de la Ministrio pri Komerco marde faris paroladon responde al la usona deklaro pri la ĵus publikigita blanka libro de Ĉinio.

La Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono kaj la usona Ministerio de Financo lunde faris deklaron pri la blanka libro La pozicio de Ĉinio pri la Ĉina-Usona Ekonomia kaj Komerca Konsiliĝo.

La proparolanto diris, ke Usono neglektis multflankajn komercajn regulojn, ofte prenis unuflankajn kaj protektismajn agojn en la nomo de la komerca deficito por estigi ĉina-usonajn ekonomiajn kaj komercajn konfliktojn, kaj ankaŭ devigis Ĉinion akcepti ĝiajn postulojn en la ekonomia kaj komerca konsiliĝo. Ĉi tio estis tipa komerca tiraneco. Usono devas plene respondeci pri damaĝo al ambaŭ flankoj kaj la mondo.

La proparolanto diris ankaŭ, ke la usona komerca deficito kun Ĉinio, influita de multaj faktoroj, estas la rezulto de merkata efiko. Usono akiris multajn avantaĝojn el sia komerco kun Ĉinio, kaj ĝia argumento esti utiligita estas tute senbaza.

La proparolanto aldonis, ke de post sia enoficiĝo, la nova usona registaro malrespektis tutmondajn interesojn, distrumpetis "Usonan Unuaecon", ignoris internaciajn devojn kaj respondecojn, misuzis sian ŝtatan potencon por subpremi entreprenojn de aliaj landoj kaj disrompis la tutmondajn industriajn ĉenojn kaj provizajn ĉenojn.

La Monda Banko marde publikigis freŝan raporton de la perspektivoj de tutgloba ekonomio. La raporto montris, ke la prognozo de la tutgloba ekonomia kresko en la venontaj du jaroj estas reĝustigitan malalten, kaj avertis, ke la tutgloba ekonomio vizaĝas al serioza risko de malsupren irado kaj eble suferas influon de la komerca streĉeco kaj financa malkvietiĝo.

La raporto diris, ke la rapido de la tutgloba ekonomia kresko en 2019 kaj 2020 respektive estos 2,6% kaj 2,7%, kiuj estas reĝustigitaj malalten respektive je 0,3 procentpunktoj kaj 0,1 procentpunktoj ol la prognozitaj en januaro. La kresko en evoluintaj ekonomioj estos 1,7% en 2019 kaj 1,5% en 2020, kaj en leviĝantaj merkatoj kaj evoluantaj ekonomioj ili estos fiksitaj je 4% kaj 4,6%. Ĝi diris ankaŭ, ke la tutgloba komerco kreskos je 2,6% en 2019, kiu reduktiĝis je 1 procenpunkto ol la prognozita en januaro kaj atingis novan malalton ekde la tutgloba financa krizo en 2008.

Usona prezidento Donald Trump, kiu estis en Britio por vizito, diris marde, ke Usono volas subskribi konsiderindan duflankan komercan interkonsenton kun Britio post ĝia foriro el la Eŭropa Unio.

Trump faris la rimarkojn en komuna gazetara konferenco kun brita ĉefministro Theresa May. Li emfazis, ke la du flankoj bezonas konsiliĝi pri konkretaj enhavoj de la interkonsento.

May diris en la gazetara konferenco, ke rilatoj inter Britio kaj Usono havas longan historion, tamen ŝi konfesis, ke la du flankoj havas malsamajn opiniojn pri iuj demandoj, inkluzive de klimatŝanĝiĝo kaj la irana nuklea demando.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) diris, ke Pjongjango volas plu efektivigi la singapuran komunan deklaron kun Usono, serĉi solvon, kiu konsideras interesojn de ambaŭ flankoj kaj estas konstruema, tamen se Usono evitas promesitaj respondecoj, persistas pri la politiko de malamikeco kontraŭ la KDPR kaj insistas ĉe sia opinio, ke la KDPR la unua rezignu siajn nukleajn planojn, tiu ĉi historia komuna deklaro estos reduktita al peco da papero.

La proparolanto diris, ke en la pasinta jaro, la KDPR faris kontinuan klopodon kaj prenis praktikajn rimedojn por starigi novtipajn rilatojn kun Usono, konstrui la mekanismon de longedaŭra paco en la Korea Duoninsulo, kaj sennukleigi la duoninsulon, sed bedaŭrinde, en la pasinta jaro, Usono intencis eviti efektivigon de la komuna deklaro, obstine postulis, ke la KDPR unuflanke rezignu nukleajn planojn.

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj marde elektis Tijjani Muhammad-Bande, konstantan reprezentanton de Niĝerio al la UN, por esti sia venonta prezidanto.

La 193-membra Ĝenerala Asembleo, unu el la plej altaj decidofaraj organoj de la UN, okazigos sian 74an sesion sub la prezidado de Muhammad-Bande, kiu estas planita por septembro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin