Novaĵoj (Junio 06)

(GMT+08:00) 2019-06-06 16:18:01     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Selena kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 6a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi Jinping renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin; Ĉinio senŝanceliĝe larĝigos pordmalfermon. Sekve estos la programeroj Ĉina Stilo kaj Socia Vivo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en kremlo. La du ŝtatestroj alte taksis disvolviĝon de la duflankaj rilatoj en la pasintaj 70 jaroj depost starigo de la diplomatiaj rilatoj, kaj unuanime konsentis, la la du landoj alte levu la koncepton de bona najbareco kaj kungajna kunlaboro, disvolvu la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo en la nova epoko por konduki la duflankan komunikadon al pli alta nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn kaj ankaŭ la tutan mondon.

Xi diris, ke tio estas lia unua vizito al Rusio post lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto en la lasta jaro, kaj ankaŭ la lia oka vojaĝo al la lando ekde 2013. La ĉina-rusaj rilatoj disvolviĝas kontinue, stabile kaj sane kaj estas en la plej bona periodo de la historio.

Xi montris, ke ambaŭ flankoj firme subtenis unu la alian en siaj klopodoj por protekto de kernaj interesoj kaj nutrado de forta reciproka politika kaj strategia fido. Ili aktive antaŭenpuŝis ĉiuflankan kunlaboron; endogena movforto de la duflankaj rilatoj emerĝis; la konverĝo de la duflankaj interesoj profundiĝis. Ĉinio kaj Rusio pozitive partoprenis en internaciaj aferoj kaj tutmonda regado kaj faris gravajn kontribuojn al konservado de paco kaj stabileco de la mondo kaj ankaŭ internaciaj egaleco kaj justeco.

Xi akcentis, ke en tiu ĉi jaro venos la 70a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La 70a datreveno estas mejloŝtono kaj nova deirpunkto. La mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en jarcento. Ĉinio kaj Rusio portas pli grandan postuladon de la du popoloj kaj la internacia komunumo. Ĉinio volas labori kun Rusio por daŭre pliigi la pozitivajn efikojn de la duflankaj altnivelaj politikaj rilatoj, alporti pli da profitoj de la duflanka kunlaboro al la du popoloj, kaj preni sur sin pli da respondoj pri la internaciaj aferoj.

Xi montris, ke la necerteco kaj nestabileco akriĝas en la mondo. Plibonigo de la ĉina-rusaj rilatoj estas alvoko de la historio, kaj firma strategia elekto de ambaŭ flankoj. Li alvokis la du flankojn plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon, kaj antaŭenigi sian reciprokan subtenon pri aferoj koncernaj al kernaj interesoj. La du landoj devas plu akceli sian ekonomian kaj komercan kunlaboron, precipe en la kampoj de gravaj projektoj kaj emerĝantaj kampoj, fortigi kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, energio, tekniko, aviado, spaco, telekomunikado, agrikulturo, financo kaj regiono. La du landoj aktive antaŭenigos la integriĝon de la konstruado de la Zono kaj Vojo kaj la Eŭrazia Ekonomia Unio, akcelos disvolviĝon de regiona interiĝo kaj ekonomia konverĝo. La du flankoj devas bone aranĝi la planon de la Ĉina-Rusa Jaro de Teknologia Novigo inter 2020 kaj 2021 por fortigi interpopolajn interŝanĝojn. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĉinio kaj Rusio laboros kun la internacia komunumo por firme protekti la internacian sistemon bazitan sur la internacia leĝo kun la UN ĉe la kerno, konservi la multflankan komercan sistemon kaj faros novajn kontribuojn al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Putin varme bonvenigis la malnovan amikon Xi viziti Rusion kaj gratulis la Ĉinan Popolan Respublikon pro la 70a datreveno de ĝia fondiĝo. Li diris, ke en la sekva tago de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respuibliko, la du landoj starigis la diplomatiajn rilatojn. Sub la komuna klopodo, la rilatoj inter la du landoj atingis senprecedencan alton, kaj la duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn. La starigo de ampleksa strategia partnereco de kunordigo inter la du landoj ne nur profitigos la du popolojn, sed ankaŭ fariĝos grava forto por konservi sekurecon kaj strategian stabilecon de la mondo. Sub la kompleksa kaj ŝanĝiĝema internacia situacio la vizito de prezidanto Xi havas gravan signifon kaj aldonos grandan movforton al la disvolvado de la rusa-ĉinaj rilatoj en la nova epoko. Rusio kaj Ĉinio volas daŭre fortigi konsiliĝon kaj kunlaboron en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kune respondi la defiojn de unuflankeco, protektismo, kaj konservi pacon kaj stabilecon de la mondo. La rusa flanko akcelos kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, agrikulturo, financo, tekniko, mediprotekto, telekomunikado kaj Infrastrukturo, fortigos interŝanĝojn pri edukado, kulturo kaj turismo. Rusio volas liveri sufiĉajn oleajn kaj naturgasajn resursojn al Ĉinio, pliigi eksportadon de sojfabo kaj aliaj agrikultulaj produktoj, kaj rapidigi integriĝon de la Eŭrazia Ekonomia Unio kaj la iniciato Zono kaj Vojo.

Merkrede en Moskvo, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj rusa prezidento Vladimir Putin subskribis komunan deklaron pri plialtigo de duflankaj rilatoj al ampleksa strategia partnereco de kunordigo por la nova epoko, kaj pri plifortigo de la nuntempa tutmonda strategia stabileco.

Laŭ la komuna deklaro, la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio jam eniris la novan epokon kaj alfrontos novajn oportunojn por pli granda disvolvado.

La novtipa partnereco celas doni pli da subteno unu al la alia, kiam ili sekvas siajn disvolvajn vojojn kaj konservas proprajn kernajn interesojn, kaj protektas suverenecon kaj teritorian integrecon.

Pro tio, ambaŭ flankoj striktigos kunordigon por integriĝo de strategioj kaj plivastigos reciprokprofitan kunlaboron en ekonomio kaj investo.

La deklaro diras ankaŭ, ke ambaŭ flankoj donos plenan ludadon al la gvida rolo de la du ŝtatestroj en disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj prenos politikajn, sekurecajn, pragmatajn, interpopolajn interŝanĝojn kaj internacian akordigon kaj kunlaboron kiel prioritatojn de la ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo.

La rusa versio de la videaĵo Klasikaĵaj Citaĵoj Ŝatataj de Xi Jinping estis oficiale surscenigita merkrede en Moskvo, okaze de la ŝtata vizito de prezidanto Xi al Rusio. La videaĵa serio estas samtempe lanĉita de la Tut-Rusa Ŝtata Broadkasta Kompanio de Televido kaj Radio kaj Ĉina Komunikila Grupo.

Kiel grava enhavo de interŝanĝoj inter ĉinaj kaj rusaj mediatoj okaze de celebroj de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio, la videaĵa serio produktita de Ĉina Komunikila Grupo kolektas paroladojn, artikolojn, kaj maksimojn kaj rakontojn, kiujn Xi citis el ĉinaj antikvaj klasikaĵoj en siaj artikoloj kaj paroladoj, kaj vivece montras profundan komprenon de Xi pri la ĉina eminenta tradicia kulturo kaj ĉerpitajn saĝon kaj ideojn pri regado de ŝtato.

Altranga ĉina oficialulo ripetis la sintenon de la lando pri larĝigo de pordmalfermo kaj plibonigo de sia komerca medio.

Ning Jizhe, vicestro de la Nacia Komisiono pri Disvolvado kaj Reformo, faris la rimarkojn lastatempe en seminario kun reprezentantoj de fremdlandaj kompanioj establitaj en Ŝanhajo. Ning diris, ke Ĉinio restos senŝanceliĝa en larĝigo de pordmalfermo, kaj bonvenigas fremdlandajn kompanojn fari investon aŭ vastigi negocojn en la lando. Li aldonis, ke Ĉinio daŭrigos siajn klopodojn por plibonigi la komercan medion kaj plifortigi protekton de la rajtoj kaj interesoj de fremdlandaj investantoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin