Xi Jinping renkontiĝis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin

(GMT+08:00) 2019-06-06 12:07:05     Redaktoro:Xiao

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en la moskva kremlo. La du ŝtatestroj alte taksis disvolviĝon de la duflankaj rilatoj en la pasintaj 70 jaroj depost starigo de la diplomatiaj rilatoj, kaj unuanime konsentis, ke la du landoj alte levu la koncepton de bona najbareco kaj kungajna kunlaboro, disvolvu la ampleksan strategian partnerecon de kunordigo en la nova epoko por kunporti la duflankajn kontaktojn al pli alta nivelo kaj pli bone profitigi la du popolojn kaj ankaŭ la tutan mondon.

Xi diris, ke tiu ĉi estas lia unua vizito al Rusio post lia reelektiĝo kiel ĉina prezidanto en la lasta jaro, kaj ankaŭ la oka fojo de liaj vojaĝoj al la lando ekde 2013. La ĉina-rusa rilatoj disvolviĝas kontinue, stabile kaj sane kaj estas en la plej bona periodo de la historio.

Xi montris, ke ambaŭ flankoj firme subtenis unu la alian en siaj klopodoj por defendi respektivajn kernajn interesojn kaj kulturis fortan reciprokan politikan kaj strategian fidon. Ili aktive antaŭenpuŝis ĉiuflankan kunlaboron, kiam la internaj povoj de la dulandaj kontaktoj estis emerĝintaj, kaj la konverĝo de la duflankaj interesoj profundiĝis. Ĉinio kaj Rusio ludis aktivajn rolojn en internaciaj aferoj kaj monda regado kaj faris gravajn kontribuojn al konservo de mondaj paco kaj stabileco, kaj ankaŭ internaciaj egaleco kaj justeco.

Xi akcentis, ke en tiu ĉi jaro venos la 70a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio. La 70a jaro estas mejloŝtono kaj nova deirpunkto. La mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn neviditajn en jarcento. Ĉinio kaj Rusio portas pli grandan postulado de la du popoloj kaj la internacia socio. Ĉinio volas labori kun Rusio por daŭre pliigi la pozitivajn efiktojn de la duflankaj altnivelaj politikaj rilatoj, alporti pli da profitoj de la duflanka kunlaboro al la du popoloj, kaj prezenti pli da respondojn al la internaciaj aferoj.

Xi montris, ke la necerteco kaj nestabileco estas akriĝantaj en la mondo. Plibonigo de la ĉina-rusiaj rilatoj estas alvoko de la historio, kaj firma strategia elekto de ambaŭ flankoj. Li alvokis la du flankojn por plifortigi strategian komunikadon kaj kunordigon, kaj antaŭenigi ilian reciprokan subtenon pri aferoj koncernaj al respektivaj kernaj interesoj. La du landoj devas plue akceli sian ekonomian kaj komercan kunlaboron, precipe en la kompoj de gravaj projektoj kaj emerĝantaj kampoj, fortigi kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, energio, tekniko, aviadilo, spaco, telekomunikado, agrikulturo, financo kaj regiono. La du landoj daŭre aktive kunigas la konstruadon de Zono kaj Vojo kaj la plano de Eŭropazia Ekonomia Unio, akcelas disvolviĝon de regiona interiĝo kaj ekonomia konverĝo. La du flankoj devas bone aranĝi la planon de la Ĉina-Rusa Teknik-noviga Jaro de 2020 ĝis 2021 por fortigi homajn interŝanĝojn. Kiel konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), Ĉinio kaj Rusio laboros kun la internacia socio por firme protekti la internacian ordon bazitan sur la internacia juro ĉe la kerno de UN, konservi la multflankan komercan sistemon kaj faros novajn kontribuojn al la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Putin varme bonvenigis la amikon Xi pro lia vizito al Rusio kaj gratulis al la 70a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li diris, ke en la sekva tago de la fondiĝo la du landoj starigis la diplomatiajn rilatojn. Sub klopodo la rilatoj inter la du landoj atingis senprecedencan altan nivelon, kaj la duflankaj interŝanĝoj kaj kunlaboro rikoltis riĉajn fruktojn. La starigo de ampleksa strategia partnereco de kunordigo inter la du landoj ne nur profitigos la du popolojn, sed ankaŭ fariĝos grava forto por konservi tutgloban sekurecon kaj strategian stabilecon. Sub la kompleksa kaj ŝanĝema internacia situacio la vizito de prezidanto Xi havas gravan signifon, kiu pliigos grandan forton al la disvolviĝo de la rusa-ĉina rilatoj en la nova epoko. Rusio kaj Ĉinio volas daŭre fortigi la konsiliĝon kaj kunlaboron en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kune respondi la defioj de unuflankismo, protektismo, kaj konservi pacon kaj stabilecon de la mondo. La rusa partio akcelos kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, agrikulturo, financo, tekniko, media protekto, telekomunikado kaj Infrastrukturo, fortigos interŝanĝojn pri edukado, kulturo, turismo. Rusio volas liveri sufiĉajn oleajn kaj naturgasajn resursojn al Ĉinio, pliigi eksportadon de sojfabo kaj aliaj agrikultulaj produktoj, kaj rapidigi kunigon de la plano de Eŭropazia Ekonomia Unio kaj la konstruadon de Zono kaj Vojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin